Triftongo estas kunmeto de duonvokalo + vokalo + duonvokalo, aŭ de vokalo + duonvokalo + duonvokalo, formanta la vokalan kernon de unu silabo.

En diversaj lingvoj redakti

En la angla redakti

Triftongoj oftas en la norma Anglia akĉento de la angla lingvo:

triftongo ekzemplo dusilaba neekzemplo
[aʊ̯ə̯] hour (horo) shower [aʊ̯.ə] (duŝo)
[aɪ̯ə̯] fire (fajro) higher [aɪ̯.ə] (pli alta)
[ɔɪ̯ə̯] loir (gliro) employer [ɔɪ̯.ə] (dunginto)

En la dana redakti

Triftongoj estas ofte troveblaj en la dana lingvo; ekz. arv [a] "heredo".

En Esperanto redakti

En Esperanto ne troviĝas triftongo kies kerno estas la unua segmento (ekz. *aŭj).

Se oni kiel klarajn duonvokalojn prononcas silabkomencajn j, eblas trovi triftongojn Esperante, kies kerno estas la dua segmento:

triftongo ekzemplo
jaj kampanjaj, Kenjaj
joj kampanjoj, paĉjoj
jaŭ Ljaŭningo

Se oni rigardus la finaĵon -o de liternomoj kiel substantiva finaĵo, do eblus la triftongo ŭoj en la liternomo ŭoj (pluralo de la nomo ŭo de la litero Ŭ); tamen, Bertilo Wennergren argumentas kontraŭe.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti