Trikado estas metodo fari teksaĵon el interplektitaj maŝoj per la uzado de trikiloj (plimalpli longaj pingloj) kaj fadeno farita aŭ de naturdevenaj materialoj kiel lano, silko, kotono kaj kanabo, aŭ de homfaritaj materialoj kiel akrilo. Trikaĵoj kompare kun teksaĵoj estas ofte pli pezaj kaj travideblaj. Tamen ili estas pli drapeblaj kaj flekseblaj kaj pli bone adaptiĝos al korpoformoj (vd T-ĉemizo).

Trikantino, 1901

Mantrikado redakti

Necesa materialo estas ekzemple lano, kotono, silkoakrilo. Trikiloj estas vergetoj faritaj el ŝtalo, ligno (bambuo) aŭ plasto, 20 ĝis 50 cm longaj, 2 ĝis 20 mm diametraj, kaj iom pintaj je unu aŭ ambaŭ ekstremaĵoj. La maniero teni la trikilojn varias de unu lando al la alia. Interplektante la fadenon oni metas maŝojn sur unu trikilon. Tiun trikilon oni tenas per la maldekstra mano kaj metas la fadenon trans la montrofingron ĉirkaŭ la aliaj fingroj. Per la dua trikilo, tenata de la dekstra mano, oni pikas en la unuan maŝon, kaptas la fadenon kaj glitigas la maŝon de la maldekstra trikilo. Tiel oni trikas ĉiujn maŝojn. Ĉiuj maŝoj estas kunligataj ĉar la fadeno ne estas tranĉata.

Trikmanieroj redakti

 
Mantrikitaj ŝtrumpetoj kaj ĉapo

Ekzistas dekstraj kaj maldekstraj maŝoj. Trikante dekstre oni enpikas la trikilon de antaŭe en la maŝon kaj tratiras la fadenon de malantaŭe. Trikante maldekstre oni faras la malon. Se la trikaĵo estas plata, oni uzas du trikilojn kaj alvenante je la fino de la maŝvico oni turnas la trikaĵon.

Por rondtriki oni bezonas trikilaron (kvar aŭ kvin trikiloj) aŭ rondtrikilon, kiu konsistas el du trikiloj kunligitaj per plastfadeno. Uzante trikilaron la maŝoj estas dismetitaj sur tri aŭ kvar trikiloj kaj trikataj per la lasta libera trikilo. Per trikilaro kaj rondtrikilo maŝoj estas trikataj laŭvice kaj iĝas tubforma trikaĵo. El alternoj de dekstraj kaj maldekstraj maŝoj, aldonoj aŭ kuntrikoj de maŝoj rezultiĝas dekoracioj.

Oni povas triki preskaŭ ĉiujn vestaĵojn: ŝtrumpoj, puloveroj, jupoj, jakoj, ĉapoj, ... sed ankaŭ kovriloj, tapiŝoj, kurtenoj, ...

Trikmaŝinoj redakti

Kiam ekonomio kaj produktkvanto gravas, oni uzas trikmaŝinojn. Per industriaj rondtrikmaŝinoj eblas produkti tre fajnajn trikaĵojn, per plattrikmaŝinoj vestaĵojn kiel ekzemple puloveron, el kotonaj, lanaj aŭ sintezaj fadenoj. La dikeco kaj la teknikaj ecoj koncerne portadon dependas interalie de la trikmaŝino, la uzita fadentipo kaj la trikplekto .

Historio redakti

Ŝajnas ke oni jam trikis en la 13-a jarcento en Italio. La plej malnovajn trikaĵojn oni malkovris en Hispanio. Kusenon trikitan oni trovis en la tombo de Ferdinand de la Cerda, filo de Alfonso la 10-a, kiu mortis en 1275. Gantoj liturgiaj el tiu epoko troviĝas en Cluny, Londono, Prago kaj Brixen. En 1564 en Anglio ŝtrumptrikisto nomiĝis William Rider. Samepoke en Germanio ekzistis pantalontrikistoj.

Dum jarcentoj trikado estis vira afero. Ekde la 1850-aj jaroj multaj trikaĵoj estis faritaj per trikmaŝinoj. Hodiaŭ trikado estas ŝatokupo ĉefe ina. Disvastigo de tiu ŝatokupo dependas de la modo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti