Trikilaro estas aro de kvin aŭ kvar samlongaj kaj samdikaj trikiloj. Kontraŭe al aliaj trikiloj tiuj de trikilaro havas du pintajn ekstremaĵojn.

Trikilaro ekzistas el diversaj materialoj, ekz. el ligno, bambuo, metalo, plasto ktp. Longeco varias iter 10 ĝis 40 cm. Kelkloke la plej longajn trikilarojn anstataŭis rondtrikiloj.

Oni uzas trikilaron preskaŭ nur por rondtriki. Laŭ la grandeco de la trikaĵo varias la longecoj de la trikiloj. 10 cm longaj trikiloj estas uzataj por triki fingrumojn de gantoj, 40 cm longaj por triki puloverojn. Tamen teorie eblas triki ankaŭ malgrandegajn trikaĵojn per longaj trikiloj.