En priskriboj de la klasika araba lingvo, kaj simile en aliaj ŝemidaj lingvoj, oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto. Temas pri sinsekvo de tri konsonantoj en aro da vortoj kies vokaloj kaj afiksoj malsamas, sed kies signifoj restas parencaj, ene de sufiĉe unueca semantika kampo (foje la rilato montriĝas pli loza).

Oni povus diri, ke trikonsonanto estus la arablingva ekvivalento de la radikoj de esperanto.

Ekzemploj redakti

La trikonsonanto ktb prezentas la ideon skrib-:

Arabe Transliterumo Traduko
كتب kataba "li skribis"
كتبنا katabnā "ni skribis"
يكتب yaktubu "li skribas, skribos"
نكتب naktubu "ni skribas, skribos"
كاتب kātib "skribanto"
أكتب aktaba "li diktis"
يكتب yuktibu "li diktas, diktos"
كتاب kitāb "libro"
مكتب maktab "kontoro (skribejo)"

Aŭ la trikonsonanto slm kun la ideoj paco, submetiĝo, islamo:

Arabe Transliterumo Traduko
سلام salām "paco"
اسلا islām "islamo"
مسلم muslim "islamano"

Vidu ankaŭ: Esperantigo de vortoj el araba fonto