Trikromio estas la arta, kaj ĉefe fotografia, procezo de reproduktado de ĉiuj koloroj pere de la sinsekva stampado de ruĝa, verda kaj blua (RGB) por adiciaj miksoj (por ekranoj de komputiloj, televidiloj, sensiloj, ktp.) kaj cejana, maĝenta kaj flava (CMYK) por la subtrahaj miksoj (uzata en presarto).

RVB-bildo kune kun siaj apartaj R, V kaj B komponantoj.
Notu ke la blanka neĝo konsistas el fortaj ruĝo, verdo kaj bluo; la bruna fojnejo konsistas el forta ruĝa kaj verdo kun nur malmulte da bluo; la malhelverda herbejo enhavas fortan verdon kun iomete da ruĝo kaj bluo, la helblua ĉielo havas fortan bluon, iomajn ruĝon kaj verdon.

La unua permanenta kolorfotografio estis farita en 1861, per tiu metodo, fare de la skota fizikisto James Clerk Maxwell kiu prezentis sian adician metodon de kolorfotografio en Londono, kun la celo pruvi ke ajna koloro povis esti atingita miksante lumojn de la tri unuarangaj koloroj (ruĝa, flava kaj blua) en diferencaj proporcioj. Li pruvis la teorion pasigante lumon tra filtriloj kolorigitaj kombinitaj kaj projekciante la rezulton sur ekrano.

Laŭ Francisko Azorín trikromio estas Tipografia presaĵo farita per ruĝa, flava k. blua koloriloj. Procedo por fari tion.[1] Li indikas etimologion el la greka trais + kromos (tri koloroj). Kaj li aldonas la terminjon Monokromio, por kiam oni uzas unusolan kolorilon; Bikromio, por kiam oni uzas du; kaj Polikromio, por kiam oni uzas plurajn.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 203-204.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti