Trilanda Esperanto-Kongreso

Esperanto-kongreso, okazinta inter 23-a kaj 28-a de marto 2016 en Bandung, Indonezio, kiel kunlaboro de la Aŭstralia, Novzelanda kaj Indonezia Esperanto-Asocioj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La unua Trilanda Esperanto-Kongreso okazis inter la 23 kaj 28-a de marto 2016 en Bandung, Indonezio, frukto de kunlaboro de la Aŭstralia, Novzelanda kaj Indonezia Esperanto-Asocioj. Notindaj partoprenintoj estis Lee Jung-kee, Jonny M kaj Richard Delamore.

En ĝi, 101 homoj partoprenis, inter ili 40 ne-indonezianoj. Plue, oni decidis tiam starigi similan kongreson en 2018: tiam la dua Trilanda Esperanto-Kongreso okazis en Bekasi.[1]

Inter la organizantoj de ambaŭ kongresoj estis Joanne Johns, kiu jam kunorganizis la Aŭstraliajn kongresojn en 2015 (Melburno) kaj 2017 (Brisbano).

filmeto pri la inaŭguro de la Kongreso

Referencoj

redakti
  1. Raporto pri la trilanda kongreso 2016. Aŭstralia Esperanto-Asocio. Alirita 29-a de marto 2016 .

Eksteraj ligiloj

redakti