Trinh Xuan Thuan
Trinh Xuan Thuan, naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1948 en Hanoj, Vjetnamio, estas vjetnam-usona astrofizikisto kaj aŭtoro.
Trinh Xuan Thuan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1948 (76-jaraĝa) en Hanojo | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Vjetnamio Usono vd | ||||
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio Universitato Princeton - doktoreco vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Trịnh Xuân Ngạn (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo fizikisto verkisto astrofizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Ekstergalaksia astronomio, astrofiziko, astronomio, Lakta vojo, galaksio kaj universo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Lyman Spitzer vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiTrinh Xuan Thuan trapasis sian infanaĝon laŭ konfuceisma edukado, kiu donis al li viglan konscion pri respondeco de la sciencistoj, kiuj devas klerigi homojn por konsciigi ilin pri la etikaj konsekvencoj de sciencaj malkovroj. Ĉi-teme li deklaris: "Scienco ne donas moralaĵon. Ĝi estas kiel la forteco de brako, kiu povas mortigi aŭ savi."[1]
Li studis ĉe la liceo Jean-Jacques Rousseau de Sajgono, poste ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj fine ĉe la Universitato Princeton kie li ekhavis doktorecon pri astrofiziko[2].
Trinh Xuan Thuan fakiĝis pri ekster-galaksia astrofiziko. De 1976, li estas profesoro en la Universitato de Virginio. Li ankaŭ estas esploristo ĉe la Astrofizika Instituto de Parizo kaj ano de la Interfaka Universitato de Parizo.
Per siaj libroj, li malvolvis kaj klarigis siajn opiniojn favore al la dika antropa principo . "La naturo ne estas muta. Kiel fora orkestro, ĝi konstante alvenigas al ni pecojn da muziko kaj disajn notojn."[3]
En 2004, li kunmalkovris pere de la kosmoteleskopo Hubble la nuntempe plej junan konatan galaksion: I Zwicky 18[4].
Premioj
redakti- Beletra Premio de Azio de la Asocio de franclingvaj aŭtoroj en 2000 pro la libro "L'infini dans la paume de la main" verkita kun Matthieu Ricard
- Premio Kalinga de UNESKO en 2009
- Premio Moron de la Franca Akademio en 2007 pro la libro Les voies de la lumière[5]
- Monda Premio Cino-Del-Duca en 2012[6]
Verkaro
redakti- La Mélodie secrète, Fayard, 1988
- Un astrophysicien, Beauchesne-Fayard, 1992
- Le destin de l'univers : Le big bang, et après, kolekto « Découvertes Gallimard / Sciences et techniques » (no 151), el. Gallimard, 1992
- Le Chaos et l'Harmonie, Fayard, 1998
- L'Infini dans la paume de la main : Du Big bang à l'Éveil, kun Matthieu Ricard, NiL éditions, 2000
- Origines - la nostalgie des commencements, Fayard, 2003
- Les Voies de la lumière : Physique et métaphysique du clair-obscur, Fayard, 2007
- Voyage au cœur de la Lumière, kolekto. « Découvertes Gallimard / Sciences et techniques » (no 527), el. Gallimard, 2008
- Le monde s'est-il créé tout seul ?, kunverkaĵo, Albin Michel, 2008. Trinh Xuan Thuan, kun Ilya Prigogine, Albert Jacquard, Joël de Rosnay, Jean-Marie Pelt kaj Henri Atlan
- Dictionnaire amoureux du Ciel et des Étoiles, Plon/Fayard, 2009
- Le Big bang et après ?, kun Alexandre Adler, Marc Fumaroli kaj Blandine Kriegel, Albin Michel, 2010
- Le Cosmos et le lotus, Albin Michel, 2011 (Premio Louis Pauwels 2012).
- Désir d'infini, Fayard, 2013
- Face à l'univers, kun Jean d'Ormesson, Matthieu Ricard, Jean-Marie Pelt, Philippe Debrosses, Edgar Morin, Joel de Rosnay, Fabienne Verdier kaj Jean-Claude Guillebaud, Autrement, 2015
- La plénitude du vide, Albin Michel, 2016
- Une nuit, L'Iconoclaste, 2017
- Vertige du cosmos, Flammarion, 2019
Referencoj
redakti- ↑ (franclingve) lefigaro.fr, « Trinh Xuan Thuan, la homo kiu reiras en la tempo » arkivo, en Le Figaro (konsultita la 5-an de junio 2016)
- ↑ Oficiala retejo Arkivigite je 2020-06-29 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo
- ↑ La Mélodie secrète, Fayard, 2002, p. 12.
- ↑ (anglalingve) HubbleSite, « Hubble malkovras beban galaksion en adolta kosmo » arkivo, en hubblesite.org, 1-a de decembro 2004 (konsultita la 5-an de aŭgusto 2011)
- ↑ Franca Akademio, « Les voies de la Lumière, par Trinh Xuan Thuan » arkivo, ĉe canalacademie.com, 5-a de novembro 2009 (konsultita la 5-an de novembro 2009)
- ↑ http://www.grands-prix-institut-de-france.fr/trinh-xuan-thuan Arkivigite je 2020-05-30 per la retarkivo Wayback Machine arkivo