Trinidado kaj Tobago en la Olimpikoj

sporta delegacio

Teamo de Trinidadaj kaj Tobagaj sportistoj unue en 1948 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala teamo de la insularo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en 1960, kiam la sportistoj unufoje partoprenis en teamo de la mallongviva Federacio de Karibaj Insuloj. En vintraj olimpikoj estis malgrandaj teamoj de po 2 aŭ tri trinidadaj kaj tobagaj partoprenantoj nur en 1994 ĝis 2002 kaj denove en 2022, kiuj ĝis nun ne atingis olimpikan medalon.

Trinidado kaj Tobago en la Olimpikoj

Flago de Trinidado kaj Tobago
IOK-kodo  TTO
NOK Olimpika Komitato de Trinidado kaj Tobago
Retejowww.ttoc.org (angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 - 2018 · 2022
vdr
la 4x100-metra stafeta skipo kiu kontribuis arĝentan medalon en la Somera Olimpiko 2012

Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 3 orajn, 5 arĝentajn kaj 11 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 76-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Olimpika Komitato de Trinidado kaj Tobago kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1946 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1947.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti