Trinkŝalmosuĉoŝalmo (laŭ NPIV) estas maldika tubeto por la suĉado de trinkaĵo.

Trinkaĵo servita kun fleksebla trinkŝalmo

Komence oni uzis pajlerojn tiucele (trinkpajlo), tamen hodiaŭ preskaŭ ĉiuj trinkŝalmoj estas el plasto (plej ofte polietilenopolipropileno), kaj kutime ĝi estas fleksebla. Plastaj trinkŝalmoj nombras pri eta kvoto (0,022%) el la tutaj plastaj forĵetaĵoj, kiuj estas elsenditaj al en oceanoj ĉiujn jarojn[1]. Tamen dum la 2010-aj jaroj, nombraj kampanjoj postulis anstataŭigi ilin per paperaj trinkŝalmoj[2] kaj trudi landojn malpermesi la uzadon de plastaj trinkŝalmoj.

Arkeologoj trovis trinkŝalmojn jam ĉe la Sumeranoj, kiuj uzis ĝin por trinki bieron. En Argentino kaj najbaraj landoj oni uzas metalajn trinkŝalmojn (bombilla) por trinki mateon kaj samtempe kribri la teon.

Referencoj redakti

  1. "Science Says: Amount of straws, plastic pollution is huge", phys.org. Kontrolita 6a de decembro 2018. (en-us)
  2. (2018) “Reducing marine pollution from single-use plastics (SUPs): A review”, Marine Pollution Bulletin 137, p. 157–171. doi:10.1016/j.marpolbul.2018.10.001. 

Eksteraj ligiloj redakti