Triphopo (foje uzata sinonime kun "ĉefpulso")[1] estas muzika ĝenro kiu originiĝis en la komenco de la 1990-aj jaroj en Britio, speciale en Bristol.[2] Ĝi estis priskribita kiel "fuzio de hiphopo kaj elektroniko ĝis neniu ĝenro restas rekonebla",[3] kaj povas aligi varion de stiloj, kiel funko, dub-muziko, soulo, psikedelia, ritmenbluso, kaj haŭzo, same kiel aliaj formoj de elektronika muziko.[4] Triphopo povas esti tre eksperimenta.[4]

Derivinte el finaj esprimoj de "acid house",[4] la termino estis unuafoje uzita de la brita primuzika gazetaro por priskribi la pli eksperimenta varianto de "breakbeat" aperinta el la Bristola Sonscenejo komence de la 1990-aj jaroj, kiu enhavis influojn de soulo, funko kaj ĵazo.[4][5] Ĝi estis pionirita de Massive Attack, Tricky, kaj Portishead. Triphopo atingis komercan sukceson en la 1990-aj jaroj, kaj estis priskribita kiel "Eŭropa alternativa elekto en la dua duono de la 90-aj jaroj."[4]

Referencoj redakti

  1. Reighley, Kurt B. (January 2000). "Peace Orchestra". CMJ New Music Monthly. No. 77. ISSN 1074-6978.
  2. Local Groove Does Good: The Story Of Trip-Hop's Rise From Bristol. npr.org.
  3. Slant Magazine Music Review: DJ Shadow: Endtroducing.... Slantmagazine.com. Alirita 24a de septembro 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Trip-Hop Electronic » Electronica » Trip-Hop Explore: Trip-Hop. Arkivita el la originalo je 2012-09-13. Alirita 17a de novembro 2011.
  5. James Hannaham (2008-04-17). Did Portishead kill trip hop?. salon.com.