Tripinta ĉapelo estas populara ĉapelo dum la 18-a jarcento, ĝi estis iom post iom anstataŭigata de la cilindra ĉapelo ekde la 1790-aj jaroj.

Je la apogeo de ĝia populareco, la tripinta ĉapelo estis portata kiel civila kapvesto kaj kiel parto de armea uniformo.

Ĝi estis praktika kapvesto ĉar la suprenturnitaj partoj de la rando formis specon de defluejo por pluvakvo kaj protektis la vizaĝon de la portanto.

En Hispanio, dum la unua duono de la 19a jarcento la tripinta ĉapelo estis iel konsiderata kiel simbolo de la ŝtata aŭtoritato, kiel ekzemple aperas en la novelo "El sombrero de tres picos" (La tripinta ĉapelo) de Pedro Antonio de Alarcón, kie la malbonulo estas "corregidor" nome la ŝtaturbestro, kiu vestas tian ĉapelon.

Vidu ankaŭ redakti

Fotaro redakti