Tripuro (bengale ত্রিপুরা, Tripura) estas federacia ŝtato de Barato kun areo de 10 492 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 3 191 168 loĝantojn. La ĉefurbo de Tripuro estas Agartalo, kaj la oficialaj ŝtataj lingvoj la bengala, kokboroka kaj angla lingvoj.

w1
Tripuro
Origina nomo bengale ত্রিপুরা
ŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Agartala (215.000 loĝantoj)
Politiko
Estro Manik Saha

(ekde 15-a de majo 2022)

Demografio
Oficialaj lingvoj bengala, kokboroka kaj angla (oficialaj lingvoj)[1]; krome la hindia, mogha, orija kaj biŝnuprija lingvoj
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 3 671 032
Loĝdenso 350 loĝ./km²
Geografio
Areo 10 492 km² (1 049 200 ha)
Tripuro sur la mapo de Barato
Tripuro sur la mapo de Barato
Geografia situo 23° 50′ 24″ N, 91° 16′ 48″ O (mapo)23.8491.28Koordinatoj: 23° 50′ 24″ N, 91° 16′ 48″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-TR
Eksteraj paĝoj
tripura.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Tripuro [+]
Pliaj informoj
Religioj hinduismo (85,6 %), islamo (8,0 %), kristanismo (3,2 %), budhismo (3,1 %), aliaj
vdr
Tripuraj knabinoj

Geografio redakti

Tripuro nordoriente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Asamo kaj Mizoramo, kaj krome estas ĉirkaŭita de la najbara lando Bangladeŝo.

Plej grandaj urboj redakti

(stato laŭ la censo de 2001)

urbo loĝantoj
Agartala 189.327
Badharghat 47.660
Jogendranagar 34.844
Dharmanagar 30.785
Pratapgarh 25.890
Udaipur 21.751
Kailasahar 20.279
Teliamura 19.606
Indranagar 17.679
Ĥoŭai 17.621
Belonia 15.687

Lingvoj redakti

lingvoj en Tripuro[2]
lingvo lingva familio procentaĵo
bengala hindarja lingvaro 67,35 %
kokboroka (tripura) tibetobirma lingvaro 25,46 %
hindia (inkluzive de proksime ligitaj lingvoj) hindarja lingvaro 1,68 %
mogha tibetobirma lingvaro 0,90 %
orija hindarja lingvaro 0,75 %
biŝnuprija hindarja lingvaro 0,68 %

Historio redakti

Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.

Referencoj redakti

  1. registaro de Barato, nacia komisiito pri lingvaj malplimultoj: 41-a raporto (anglalingva), julio 2002 ĝis junio 2003
  2. procentaĵoj laŭ la barata censo de 2001
  3. Günter Schön, katalogo de moneroj ("Münzkatalog", libro germanlingva), 1991, paĝo 411

Eksteraj ligiloj redakti