Trisono

akordo konsistanta el tri notoj

Trisono en muziko estas trivoĉa akordo, kiu konsistas el tri tercio-intervaloj tavoligitaj unu super la alian. Trisono konsistas el toniko, terciotono kaj kvintotono.

Specoj redakti

Ĉar oni distingas „grandajn“ kaj „malgrandajn“ terciojn, estas kvar eblecoj tavoligi du terciojn. La rezultajn trisonotipojn oni nomas laŭ siaj modaloj respektive laŭ la grando de siaj kadrointervaloj:

malsupra intervalo supra intervalo kadrointervalo trisononomo ekzemplo (toniko-terciotono-kvintotono) ekzemplo akordsimboloj
granda tercio malgranda tercio perfekta kvinto maĵoro-trisono c-e-g C
malgranda tercio granda tercio perfekta kvinto minoro-trisono c-e♭-g Cm
malgranda tercio malgranda tercio diminuita kvinto diminuita trisono c-e♭-g♭ Cm/5-,Cmb5, Cdim, C°
granda tercio granda tercio aŭgmentita kvinto aŭgmentita trisono c-e-g♯ C/5+, Caug
 
La kvar trisono-tipoj notitaj en notliniaro laŭ la ekzemploj en la tabelo: maĵora, minora diminuita kaj aŭgmentita trisonoj

Invertado de trisonoj redakti

Se eksonas alia trisonero ol la toniko kiel basotono, oni diras invertado. Je la unua invertado, nomata sestakordo, la terciotono lokas en la baso, je la dua, nomita kvartsestakordo, la kvintotono lokas en la baso.

Trisonoj super gamoj redakti

Super ĉiu tono de gamo formeblas per terciotavoligo el tonoj de ĉi tiu gamo (t.n. engamaj tonoj). La ŝtupoteorio kaj funkcioteorio okupiĝas detale pri tio.

Vidu ankaŭ: Akordsimbolo, Akordo (muziko), Kadenco (muziko)