Tritono (fiziko)

atomkerno de tritio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tritono.

En atomkerna fiziko, la tritono estas partiklo, konsistanta el unu protono kaj du neŭtronoj. Ĝi estas la katjono de la hidrogena izotopo tritio.

Priskribo redakti

La tritono estas la atomkerno de la hidrogena izotopo tritio: keminotacie, 3H+, en kiu la 3 indikas ke ĝi konsistas el 3 nukleonoj kaj la + indikas ke ĝia ŝargo estas +1 (pro manko de elektrono).

Jen la maso de la tritono:[1][2][3][4]

5,007 356 7446(15) yg = 450,038 780 60(14) pJ/c2 = 2808,921 132 98(85) MeV/c2 = 3,015 500 716 21(12) u

en kiu la joktogramo (yg) estas kvariliardono de kilogramo (10−27 kg).

Beta-radiado redakti

La tri nukleonoj (unu protono kaj du neŭtronoj) en tritono estas kunligitaj de la forta nuklea forto. La tritono estas tamen nestabila, fariĝante heliumon-3 per beta-radiado:

3H+3He2+ + e + ν̄e.

Referencoj redakti

  1. Triton mass (angle). NIST Reference on Constants, Units, and Uncertainty.
  2. Triton mass energy equivalent (angle). NIST Reference on Constants, Units, and Uncertainty.
  3. Triton mass energy equivalent in MeV (angle). NIST Reference on Constants, Units, and Uncertainty.
  4. Triton mass energy equivalent in u (angle). NIST Reference on Constants, Units, and Uncertainty.

Vidu ankaŭ redakti