Triurba Esperantista Asocio TORENTO

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Triurba Esperantista Asocio "TORENTO" - TEA (pole: Stowarzyszenie Esperantystów Trójmiasta "TORENTO" - SET) kun la sidejo en Sopot, Pollando, fondiĝis en marto 2013 surbaze de 20 personoj. La celo de la agado de la grupo estas propagado kaj aplikado de Esperanto - la lingvo por la mondo.

La organizo agas sendepende, estas juĝe registrita kaj deziras kunlabori kun aliaj Esperanto-organizaĵoj, kies celoj estas similaj invitante ilin kaj partoprenante iliajn aranĝojn.

Ekde 2013 la asocio organizas en septembro ĉiujaran internacian aranĝon [1] kies senco estas montri al partoprenantoj la specifecon kaj belecon de sia ĉemara regiono, referencante al longtempaj tradicioj de la lokaj esperantistoj, kaj krome kaŭzi, ke ĉiu partoprenanto, sendepende de sia lingvosperto sentu sin bone inter aliaj E-uzantoj kaj trovu por si taskon strikte ligitan kun praktika uzado de Esperanto. Al tiu celo servas ankaŭ ĉiusemajnaj renkontiĝoj de la TEA-anoj en kelkaj grupoj: de baznivellernantoj kaj daŭrigantoj ĉirkaŭ praktikaj konversacikarakteraj taskoj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti