Trodikeco

malsano
(Alidirektita el Trodikiĝo)

Trodikecotrodikiĝo, aŭ ankaŭ obezeco[1] (latine: adipositasobesitas), estas kronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj landoj. Laŭ kalkuloj tiu malsano respondecas pri 5 % de ĉiuj kuracaj kostoj en la industriigitaj landoj.

Ilustraĵo de medicina libro de 1897 prezentanta viron suferantan de obezeco
Fragmento bildigante glutemon en la fama verko de Hieronymus Bosch pri la sep gravegaj pekoj.
Senkapa, nudbrusta kaj ventra bildo de viro kiu estas morbe obeza; Li altas 1.77 metroj, pezas 146 kilogramojn kaj havas BMI de 46.

Temas pri troa akumulado de la grasa histo en la homa korpo​,[2] tio estas, kiam la natura rezervo de energio de la homaj estaĵoj kaj de aliaj mamuloj — stokita en formo de korpa graso — pliiĝas ĝis punkto en kiu oni riskas jen la sanon jen la vivon. La obezeco estas la kvina ĉefa faktoro de risko je homa morto en la mondo. Ĉiujare mortas almenaŭ 2,8 milionoj de plenkreskaj personoj kiel konsekvenco de la obezeco.[3]

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) difinas obezecon kiam la korpomasa indico (KMI, kvociento inter la pezo kaj la alteco de individuo kvadrate) estas egala aŭ supera al 30 kg/m².[4]​ Ĝi konsideras ankaŭ signo de obezeco ventran perimetron ĉe viroj egala aŭ supera ol 102 cm kaj ĉe virinoj egala aŭ supera ol 88 cm.

La obezeco formas parton de la metabola sindromo kaj estas konata riskofaktoro, tio estas, ĝi indikas la antaŭpreteco al diversaj malsanoj, kelkaj el kiuj korvaskulaj, diabeto tipo 2,[5]dormapneo, ikto kaj ostoartrito, same kiel por kelkaj formoj de kancero, misordoj de haŭto kaj de la digestosistemo.[6][7]

Kvankam la obezeco estas individua klinika kondiĉo, ĝi iĝis grava problemo de publika sano kiu pli kaj pli pliiĝas:

Citaĵo
 La obezeco estis atinginta epidemiajn proporciojn je tutmonda nivelo. [...] Kvankam antaŭe ĝi estis konsiderata problemo limigita al riĉaj landoj, en la aktualo la obezeco estas tre grava ankaŭ en mezriĉaj kaj pli malriĉaj landoj. 
— Artikolo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

Difino redakti

KMI redakti

 
Kalkulo de la korpomasa indico
  •  Subpezo — KMI sub 18; malalta sanrisko
  •  Normalpezo — KMI inter 18 kaj 25; averaĝa sanrisko
  •  Tropezo — KMI inter 25 kaj 30, iometa sanrisko
  •  Trodikeco — KMI inter 30 kaj 40; alta sanrisko
  •  Supertrodikeco (trodikecgrado 3) — KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko
  • La tropezo estiĝas per plimultiĝo de la korpa graso krom la normala maso. Oni uzas por kalkuli ĝin la korpomasan indicon (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’), kiu rilatigas la korpopezon (en kilogramoj) al la korpogrando (kvadrato de la korpoalto en metroj).

    La belga statikisto Adolphe Quételet enkondukis la korpomasan indicon en la 19-a jarcento kaj tial oni nomas ĝin en Belgio kaj Nederlando ankaŭ ofte Queteletindico (QI).

    Por prijuĝi la riskon malsaniĝi, oni mezuras ankaŭ la ventran perimetron. Tiu optimumas ĉe virinoj sub 80 centimetroj, ĉe viroj sub 90 centimetroj.

    Ekzemplo: Por 70-kilograma persono, la korpopezo dividatas per kvadrato de 1,70 m: BMI = 70 : 1,70² = 24,22

    Oni parolas laŭ la KMI-nombro:

    1. subpezo: KMI sub 18,5; malalta sanrisko
    2. normalpezo: KMI inter 18,5 kaj 24,9; averaĝa sanrisko
    3. tropezo: KMI inter 25 kaj 29,9, iometa sanrisko
    4. trodikiĝogrado 1: KMI de 30 ĝis 34,5; sufiĉe alta sanrisko
    5. trodikiĝogrado 2: KMI de 35 ĝis 39,9; alta sanrisko
    6. trodikiĝogrado 3: KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko

    Ideala pezo ĉe virinoj estas KMI-nombro 22; ĉe viroj 24.

    Tiu idelala pezo ne montras la diferencojn laŭ diversa korpostrukturo. Eble muskola homo (aŭ homo kun fortaj, dikaj ostoj) estas tropeza laŭ tiuj kriterioj. Tiel oni diras, ke gravas nur la bonfarto enkadre de la normalpezo kaj oni devas atenti pri la muskolaro je kalkuloj (muskolo pli pezas ol graso).

    Broca-formulo redakti

    Malnova, ne plu uzata formulo de Paul Broca:

    Formulo : Alto en cm − 100 = devas-pezo en kilogramoj

    Ekzemplo : 170 cm alto − 100 = 70 devas-pezo en kilogramoj

    La ideala pezo por virinoj estas ĉ. 15 % sub la devas-pezo, ĉe viroj 10 % sube. Ekde 20 % super la devas-pezo oni parolas pri trodikiĝo.

    Epidemiologio redakti

    Disvastiĝo redakti

     
    Venuso de Willendorf kreita en 24,000–22,000 a.K. La tro markitaj korpopartoj estis simbolo de fekundeco, ne nepre de trodikeco, plej verŝajne ne tiom ofta en prahistoriaj tempoj.

    La trodikeco povas aperi en ĉiu lando, kie la sufiĉa nutraĵ-kvanto disponeblas al preskaŭ ĉiu persono. Eblaj genetikaj kaŭzoj ne havas tiom da influo, ĉar la genaro de la loĝantaro ne ŝanĝiĝis signife en la lastaj 1 aŭ 2 jarcentoj. La trodikeco estas kaŭzo de la plurmilion-jara genetika selektado, kiam la energioŝparuloj pli bone travivis la mizerajn tempojn; vivante en pli komforta medio, ili dikiĝis. Tiel eble oni povus konsideri la adoradon al dikaj personoj eĉ jam en la praepoko (Vilendorfa Venuso, kvankam kun aparta signifo), kaj en aliaj tra diversaj historimomentoj kiel en mezaj epokoj (Rubens ankaŭ kun aparta signifo rilate al estetiko) kaj tiu adorado ofte restis iel ĉe la naturproksimaj popoloj ĝis la 19-a jarcento (ĉefe en Afriko), kie la trodikiĝo montris riĉecon.

    En la 20-a jarcento (precipe ekde la 1970-aj jaroj) la disvastiĝo de trodikeco okazis pro multiĝo de la sidligitaj laboroj, plia komforto, nesalubra nutrado (ĉi tiu lasta kaŭzis ankaŭ ĉe malriĉuloj trodikiĝon – ekz. troa alpreno de karbonhidratoj anstataŭ fruktoj kaj legomoj).

    En la jaro 1995 estis ankoraŭ nur 200 milionoj da trodikaj plenkreskuloj, sed en 2000 jam 300 milionoj (+50 % dum 5 jaroj), el kiuj 115 milionoj en evoluintaj landoj. En Aŭstrio estis en 1991 ankoraŭ nur 8,5 % da trodikuloj, en 2000 jam 11 % (nur +2,5%). En Eŭropo 10-20 % de la viroj kaj 15-25 % de la virinoj estas trodikaj. Oni povas rimarki kreskon de la trodikiĝo sude kaj oriente de Aŭstrio kaj eĉ mem en Aŭstrio. Tio estas la sekvo de la kutimoj, ebloj ktp., kio foje rezultaj en sociaj sandiferencoj: malriĉuloj povas alpreni ofte la malmultekostajn karbonhidratojn anstataŭ fruktoj, legomoj; dume la riĉuloj havas monon por salubra nutrado, sportoj, sansistemo, operacioj (graso-forsuĉado) ktp.

    Trodikeco estas tiom kreskanta problemo, ke la Monda Organizaĵo pri Sano kaj ankaŭ la Centers for Disease Control and Prevention parolas intertempe pri tutmonda epidemio (pandemio), tiel aludante pri seriozeco de la afero. Ĉiujare, almenaŭ 2,8 milionoj de plenkreskuloj mortas pro la konsekvencoj sur la sano de trodikeco kaj obezeco. Samkadre, tiiuj estas responsaj pri inter 7 % kaj 41 % de kelkaj tipoj de kancero, de 23 % de la kazoj de arteria kormalsano kaj de 44 % de la kazoj de diabeto, kiu tuŝas nuntempe ĉirkaŭ 347 milionoj de personoj en la tuta mondo.[8]

    En Britio, la sondenketo pri publika sano antaŭvidis, ke pli ol 12 000 000 (dek du milionoj) de plenkreskuloj kaj 1 000 000 (unu miliono) de infanoj estos trodikaj en 2010 se oni ne kontraŭe agadas.[9][10]

     
    La artaĵoj de Fernando Botero uzis trodikecon kiel estetika atuto kaj ne laŭ sanproblemo. "La mano" en Madrido.

    En Usono, la obezeco estas problemo de publika sano pro sia hegemonio, pro kosto (devigaj enspezoj) kaj pro la troa ŝarĝo en la sanservoj[11] kaj la registaraj agentejoj, same kiel la privata medicinservaro ripete avertis dum jaroj pri la efikoj damaĝaj por la sano asociaj al la trodikeco kaj la obezeco. Spite al la avertoj, la problemo estas pli kaj pli pli malbona. En 2004, la Centers for Disease Control and Prevention (CDC) informis, ke 66,3 % de plenkreskuloj en Usono havis trodikecon aŭ obezecon.

    La kaŭzo de tiu malbonaĵo en la plimulto de la kazoj estas la stilo de sidloka vivmaniero; proksimume 40 % de la plenkreskuloj en Usono ne partoprenas en fizika aktiveco dum sia libera tempo kaj malpli ol unu triono de plenkreskuloj priokupiĝas pri la kvanto de la rekomendita fizika aktiveco.[12] Usono havas la plej altan indicon de obezeco en la disvolviĝinta mondo. Ekde 1980 ĝis 2002, la obezeco duobliĝis en plenkreskuloj, kaj la hegemonio de trodikeco iĝis kronika en infanoj kaj adoleskuloj.[13]

    La statistiko montras rapidan kreskon de la obezepidemio en Usono inter 1985 kaj 2004[14] kaj de 2003 ĝis 2004, "en infanoj kaj adoleskuloj en aĝoj inter 2 kaj 19 jaroj, 17,1 % havis trodikecon... kaj 32,2 % de plenkreskuloj de 20 jaroj kaj super tio estis trodikaj".[15][16] Tiu subita pliiĝo en la graveco de obezeco estis foje atribuita al faktoroj de la medio kaj de la populacio pli ol al individuaj kaj biologiaj kondutoj, deduktite el la rapida kaj kontinua pliiĝo en la nombro de individuoj kun trodikeco kaj obezeco.[17]

    En Ĉinio, la averaĝa enspezo pliiĝis pro la enorma eksplodo de la ĉina ekonomio. La populacio de Ĉinio ĵus komencis vivostilon multe pli sidlokan kaj samtempe ekkonsumadon de manĝaĵoj pli riĉaj en kalorioj. El 1991 ĝis 2004, la procento de plenkreskuloj kun trodikeco aŭ obezeco pliiĝis el 12,9 ĝis 27,3 %.[18]

     
    Alessandro del Borro, malsvelta toskana generalo (bildo atribuita al Andrea Sacchi 1645)

    En Meksiko, laŭ la nacia sondenketo Encuesta Nacional de Salud y Nutrición 2012 (ENSANUT, 2012), la trodikeco kaj la obezeco tuŝas sep el ĉiu 10 meksikaj plenkreskuloj. La graveco kombinita de trodikeco kaj obezeco estas de 73 % ĉe virinoj kaj de 69,4 % ĉe viroj ĉiuj en plenkreska aĝo. La infanoj en aĝo de bazlernejo (ambaŭ seksoj), de 5 ĝis 11 jaroj, prezentis ŝtataran proporcion kombinitan de trodikeco kaj obezeco en 2012 de 34,4 %, 19,8 % ĉe trodikeco kaj 14,6 % ĉe obezeco. La 35 % de adoleskuloj de inter 12 kaj 19 jaroj prezentas trodikecon kaj obezecon. Unu de ĉiuj 5 adoleskuloj havas trodikecon kaj uno de ĉiuj dek prezentas obezecon. La ŝtatara proporcio kombinita de trodikeco kaj obezeco ĉe adoleskuloj estis de ĉirkaŭ 35,8 % por la ina sekso kaj 34,1 % por la maskla sekso. En malpli ol kvin karoj, ĝi pliiĝis inter 1988 kaj 2012, pasante el 7,8 ĝis 9,7 %, respektive. La ĉefa pliiĝo de la proporcio kombinita de trodikeco kaj obezeco observeblas en la norda regiono de la lando, je 12 %. Meksikurbo havis 39,9 % de trodikeco kaj 33,9 % de obezeco, kaj la suda zono de Meksiko prezentis 39,6 % de trodikeco kaj 31,6 % de obezeco. La norda regiono de la lando havis proporcion de trodikeco de 35,9 % kaj de obezeco de 37,2 %.[19] La norda regiono estas pli influita de la usoan vivostilo, dum la suda regiono, pli mezamerika, estas pli rilata al tradiciaj agrikulturo, brutobredado kaj naturaj kutimoj.

    Infana trodikeco redakti

     
    Pentraĵo La monstrua desnuda de 1680 fare de Juan Carreño de Miranda pri junulino ŝajne suferanta pro sindromo de Prader–Willi[20]

    La infana trodikeco estas unu de la problemoj de publika sano plej gravaj de la 21-a jarcento. Tiu problemo estas tutmunda kaj tuŝas iom post iom ankaŭ multajn landojn mezriĉajn kaj malriĉajn, ĉefe en urbaj medioj. La hegemnio pliiĝis je ritmo tre priokupanta. La nombro de infanoj kaj adoleskuloj tuŝitaj de la obezeco pliiĝis je pli ol 10 fojoj, de 11 000 000 (dek unu milionoj) en 1975 ĝis 124 000 000 (cent dudek kvar milionoj) en 2016.[21]

    La dikaj kaj trodikaj infanoj tendencas resti trodikaj en plenkreska aĝo kaj havas pli da probablojn eksuferi je pli fruaj aĝoj netransmisieblajn malsanojn kiel la diabeto[22] kaj korvaskulajn malsanojn. Trodikecon, obezecon kaj rilatajn malsanojn oni povas grandskale eviti. Tiukadre, oni devas konsideri grandan prioritaton al prevento de la infana trodikiĝo, kombinante pli taŭgajn manĝokutimojn kun pli da ekzercado en la kazoj de infanoj tro pretaj al sidlokaj kutimoj.

    Kaŭzoj redakti

    Laŭ ĝiaj kaŭzoj, la obezeco estas klasifikebla en la jenaj tipoj:

    • Eksogena trodikeco: la obezeco okazigita de maltaŭga manĝoreĝimo, kune kun malmulta fizika aktiveco.
    • Endogena trodikeco: la obezeco okazigita de metabolaj ŝanĝoj. Ene de la endogenaj kaŭzoj estas la endokrina obezeco kiam ĝi estas okazigita pro disfunkcio de iu endokrina glando, kiel la tiroido (hipotiroida obezeco) aŭ pro manko de seksaj hormonoj, kiel ĉe la gonada obezeco.

    La kaŭzoj, kiuj kondukas kun malmulta movemo al tropezo:

     
    Bildo pri deprimo de Vincent van Gogh

    Individuaj kaŭzoj

    Sociaj kaŭzoj

    • lernitaj nutraj kutimoj ekz. la telero devas malpleniĝi (ĉefe ĉe milit-spertaj gepatroj).
    • Reklamo, anonco sen duboj, ekz. ĉokolado "kun kromporcio da lakto" ktp.
    • migrado el kulturrondo, en kiu la tropezo aperas kiel beleco
    • ŝanĝo de korpa laboro al spirita

    Sekvoj redakti

    Ankaŭ la psikaj sekvoj de trodikiĝo estas gravaj; ofte okazas fizikaj kaj ekonomiaj damaĝoj al la tuŝitaj personoj, ĉar trodikuloj ne estas tolerataj en la socio. Usona statistiko montris, ke tropezuloj lukras averaĝe malpli kaj havas malpli da ŝanco por geedziĝi ol normalpezuloj.

    Sanigo redakti

    Se temas pri genetika kaŭzo, la sanigo estas preskaŭ neebla. Se temas pri alia kaŭzo, oni devas serĉi la radikojn de la dikiĝo, kiuj kuŝas ofte ĉe malbonaj kutimoj pri nutrado. La patientojn kun korpaj kaŭzoj helpas la simpla informado kaj instigo al pli sana nutrado, moviĝo.

    Se la dikiĝon kaŭzas psikaj aferoj, povas helpi familio, amikoj, fine psikologo.

    Karnitino redakti

    Karnitino estas la ŝlosilo en la batalo kontraŭ trodikiĝo. Ĝi estas natura substanco, kiun enhavas homaj muskoloj, kaj transportas grason el subhaŭtaj energi-rezervoj al fizike streĉataj muskoloj kaj tie la grasoj transformiĝas al energio, kiu konstruas la muskolan ĉelon. Tiel ĉi karnitino helpas kontraŭ obezeco, kaj ankaŭ kontraŭ kormalsanoj.

    Historio redakti

    Etimologio redakti

    Obezeco derivas de la latina obesitas, kio signifas "fortika, grason, aŭ plumpa". El tiu ēsus estas la perfektiva participo de edere (por manĝi), kun ob (super) aldonita al ĝi.[23] The Oxford English Dictionary (La Oksforda Angla Vortaro) dokumentas ĝian unuan uzokutimon en 1611 fare de Randle Cotgrave.

    Historiaj sintenoj redakti

    La antikvgreka medicino rekonas obezecon kiel medicina malsano, kaj registras ke la antikvaj egiptanoj vidis ĝin laŭ la sama maniero.[24] Hipokrato skribis ke "Trograseco estas ne nur malsano mem, sed la mesaĝisto de aliaj".[25] La hinda kirurgo Suŝruta (6-an jarcenton a.K.) rilatigis obezecon al diabeto kaj kormalsanoj.[26] Li rekomendis fizikan laboron por helpi kuraci ĝin kaj ĝiajn kromefikojn.[26] Por la plej granda parto de homa historio la homaro luktis kontraŭ manĝa malabundeco.[27] Obezeco estis tiel historie rigardita kiel signo de riĉaĵo kaj prospero. Ĝi estis ofta inter altaj oficialuloj en Eŭropo en la Mezepoko kaj la Renesanco[28] same kiel en antikvaj orientaziaj civilizoj.[29]

     
    Portreto de Daniel Lambert, kiu je sia morto pezis 335 kg. Tipa bildo de paciento kun malsana trodikeco.

    Kun la komenco de la industria revolucio estis ekkomprenite ke la armea kaj ekonomia povo de nacioj estis dependa de kaj la korpgrandeco kaj la forto de iliaj soldatoj kaj laboristoj.[30] Pliigi la mezaveraĝan korpomasan indicon de kio nun estas konsiderita subpezo al kio nun estas la normala intervalo ludis signifan rolon en la evoluo de industriigitaj socioj.[30] Alto kaj pezo tiel ambaŭ pliiĝis tra la 19-a jarcento en la evoluinta mondo. Dum la 20-a jarcento, ĉar loĝantaroj atingis sian genetikan potencialon por alto, pezo komencis pliiĝi multe pli ol alteco, rezultigante obezecon.[30] En la 1950-aj jaroj kreskanta riĉo en la evoluinta mondo malpliigis infanmortoftecon, sed kiam korpopezo pliiĝis koraj kaj renaj malsanoj iĝis pli oftaj.[30][31] Dum tiu tempoperiodo asekurentreprenoj konstatis la ligon inter pezo kaj vivdaŭro kaj pliigix superpagojn por la dikuloj.[25]

    Multaj kulturoj dum historio rigardis obezecon kiel rezulto de karakterdifekto. La obezaj aŭ dikaj roluloj en greka komedio estis nesatigebluloj kaj figuroj de mokado. Dum kristanaj tempoj manĝaĵo estis rigardita kiel enirejo al la pekoj de pigro kaj volupto.[32] En moderna okcidenta kulturo, tropezo ofte estas rigardita kiel nealloga, kaj obezeco estas ofte rilata al diversaj negativaj stereotipoj. Homoj de ĉiuj aĝoj povas renkonti socian stigmatizadon, kaj povas esti celitaj fare de ĉikanantoj aŭ evititaj de memstaraj kunuloj. Obezeco denove estas kialo de diskriminacio.[33]

    Publikaj perceptoj en okcidenta socio koncerne sanan korpopezon devias de tiuj koncerne la pezon kiuj estas konsideritaj idealaj - kaj ambaŭ ŝanĝiĝis ekde la komenco de la 20-a jarcento. La pezo kiu estas rigardita kiel idealo fariĝis pli malalta ekde la 1920-aj jaroj. Tio estas ilustrita per la fakto ke la meza alteco de Miss America gajnintoj pliiĝis je 2% de 1922 ĝis 1999, dum ilia mezuma pezo malpliiĝis je 12%.[34] Aliflanke, la opinioj de homoj koncerne sanan pezon ŝanĝiĝis en la kontraŭa direkto. En Britio la pezo ĉe kiu homoj konsideris sin esti obezaj estis signife pli alta en 2007 ol en 1999.[35] Tiuj ŝanĝoj verŝajne ŝuldiĝas al kreskantaj indicoj de obezeco kondukantaj al pliigita akcepto de ekstra korpograso kiel normala.[35]

    Obezeco daŭre estas vidita kiel signo de riĉeco kaj bonfarto en multaj partoj de Afriko. Tio fariĝis precipe ofta de kiam la HIV epidemio komenciĝis.[25]

    Famaj trodikuloj redakti

     
    Busto honora al Israel Kamakawiwoʻole.

    Inter tre konataj kazoj menciends jenaj:

    • Carol Yager: usona virino loĝanta en Beecher, Miĉigano, kiu mortis estante 34-jaraĝa kun pezo ĉirkaŭkalkulita de 544 kg, sed eble iam ŝi pezis eĉ ĝis 727 kg, pro kio ŝi estus la virino kaj la persono plej dika de la historio.
    • Jon Brower Minnoch: usonano konsiderita la plej dika homo registrita en la historio, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke li pezis ĝis ĉirkaŭ 635 kg. Li mortis estante 42-jaraĝa, kun pezo de 362 kg, kaj korpomasa indico de 105,3.
    • Daniel Lambert: anglo kiu vivis inter fino de la 18-a jarcento kaj komenco de la 19-a jarcento kaj kiu mortis estante 39-jaraĝa pezante 335 kg.
    • Manuel Uribe Garza: (Monterrey, 11a de junio 1965- 26a de majo 2014[36]) meksikano kiun la Guinness-libro de rekordoj (2007) konsideris la plej dika homo de la mondo, kun 560 kg de pezo.
    • José Luis Garza: meksikano kiu mortis en 2008 estante 47-jaraĝa, kun pezo de 450 kg.
    • Walter Hudson: usonano de Brooklyn, Novjorko, kiu mortis estante 47-jarĝa, pezante 510 kg.
    • Rosalie Bradford: usonanino kiu pezis ĝis 544 kg, kun KMI de 193,6, kaj famis pro rekordo en pezoperdo, kun totalo de 416 kg perditaj dum kelkaj jaroj de lukto kontraŭ sia trodikeco. Ŝi mortis estante 63-jaraĝa, pezante mal pli ol 300 kg.
    • Israel Kamakawiwoʻole: elstara usona muzikisto de Honolulu, en la ŝtato Havajo, kiu pezis eĉ pli ol 350 kg. Mortis estante 38 jaraĝa.
    • Big Pun: Repisto usona de puertorika deveno, kiu pezis ĉirkaŭ 317 kg la tagon de sia morto estante 28-jaraĝa.

    Referencoj redakti

    1. PIV NPIV Konsultita la 2an de Oktobro 2023. Eble obezeco markus nuancon rilate al trodikeco, kiel pli klinika, forta termino.
    2. «Trastornos Alimentarios: Bulimia, Anorexia, Obesidad». www.saludnl.gob.mx (en angla). Konsultita la 28an de marto 2022.
    3. «Obesidad y sobrepeso», noto n.º 311, en la retejo de la MOS, majo 2012. Konsultita la 27an de aŭgusto 2012.
    4. Diez datos sobre la obesidad, clasificación del IMC, artikolo en la retejo de la MOS. Konsultita la 6an de junio 2011.
    5. Alustiza Martínez, Elena (2020). «Abordaje de factores de riesgo de diabetes tipo 2.». Anales de Pediatría.
    6. National Heart, Lung, and Blood Institute. Clinical Guidelines on the Identification, Evaluation, and Treatment of Overweight and Obesity in Adults. International Medical Publishing, Inc. ISBN 1-58808-002-1.
    7. Haslam DW, James WP (2005). «Obesity». Lancet 366 (9492): 1197-209. PMID 16198769. doi:10.1016/S0140-6736(05)67483-1.
    8. Pina-Vaz, E; Carvalho, D (2015 Jul). «Beyond gut microbiota: understanding obesity and type 2 diabetes». Hormones (Athens) 14 (3): 358-69. PMID 26188221. doi:10.14310/horm.2002.1571.
    9. BBC England to have 13m obese by 2010. 25a de aŭgusto 2006.
    10. Forecasting obesity to 2010 Alirita la 19an de junio 2019. Arkivita en [1] la 10an de februaro 2007.
    11. U.S. Dept. of Health and Human Services, Public Health Service, Office of Surgeon General, The Surgeon General's Call to Action to Prevent and Decrease Overweight and Obesity 2001 (2001).
    12. Centers for Disease Control and Prevention, National Center for Health Statistics, Fast Facts A to Z. Konsultita la 15an de julio 2007.
    13. Laŭ datenoj de 2005 de la OCDE. Vidu §3.3, Sobrepeso y obesidad, Health at a Glance 2007: OECD Indicators Arkivigite je 2017-02-23 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20170223123619), fonto: OECD (konsultita la 12an de januaro 2008).
    14. epidemiologic.org kaj cdc.gov
    15. US people getting fatter, fast. BBC NEWS.
    16. Centers for Disease Control and Prevention, U.S. Obesity Trends 1984-2002.
    17. Morrill A, Chinn C. The obesity epidemic in the United States. J Public Health Policy 2004;25:353-366. PMID 15683071.
    18. Barry, Popkin; The World Is Fat, Scientific American ISSN 0036-8733 p. 94, septembro 2007.
    19. Resultados principales Arkivigite je 2012-11-27 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20121127190031) kaj Resultados en nutrición Arkivigite je 2012-12-07 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20121207042440) de la Encuesta Nacional de Salud y Nutrición, realizada por el Instituto Nacional de Salud Pública de México.
    20. Mary Jones. Case Study: Cataplexy and SOREMPs Without Excessive Daytime Sleepiness in Prader Willi Syndrome. Is This the Beginning of Narcolepsy in a Five Year Old?. European Society of Sleep Technologists. Alirita 6a de Aprilo 2009.
    21. [url=https://www.who.int/es/news-room/fact-sheets/detail/children-new-threats-to-health Nuevas amenazas para la salud de los niños y los adolescentes]
    22. Alustiza Martínez, Elena; "Abordaje de factores de riesgo de diabetes tipo 2 en adolescentes." en Anales de Pediatría, 2020.
    23. Online Etymology Dictionary: Obesity. Douglas Harper. Alirita 31a de Decembro 2008.
    24. Haslam D (March 2007). “Obesity: a medical history”, Obes Rev 8 Suppl 1, p. 31–6. doi:10.1111/j.1467-789X.2007.00314.x. 
    25. 25,0 25,1 25,2 (October 2005) “Obesity”, Lancet 366 (9492), p. 1197–209. doi:10.1016/S0140-6736(05)67483-1. 
    26. 26,0 26,1 History of Medicine: Sushruta – the Clinician – Teacher par Excellence (PDF). Dwivedi, Girish & Dwivedi, Shridhar (2007). Arkivita el la originalo je 2008-10-10. Alirita 2008-09-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-10. Alirita 2015-02-09.
    27. Theodore Mazzone; Giamila Fantuzzi. (2006) Adipose Tissue And Adipokines in Health And Disease (Nutrition and Health). Totowa, NJ: Humana Press, p. 222. ISBN 1-58829-721-7.
    28. (November 2003) “Prevention of obesity and diabetes”, Diabetes Care 26 (11), p. 3172–8. doi:10.2337/diacare.26.11.3172. 
    29. Keller p. 49
    30. 30,0 30,1 30,2 30,3 (2007) “The global epidemic of obesity: an overview”, Epidemiologic Reviews 29, p. 1–5. doi:10.1093/epirev/mxm012. 
    31. Breslow L (September 1952). “Public Health Aspects of Weight Control”, Am J Public Health Nations Health 42 (9), p. 1116–20. doi:10.2105/AJPH.42.9.1116. 
    32. (2008) “Obesity in Art – A Brief Overview”, Obesity in art: a brief overview, Frontiers of Hormone Research 36, p. 271–86. doi:10.1159/000115370. ISBN 978-3-8055-8429-6.
    33. Puhl R, Brownell KD (December 2001). “Bias, discrimination, and obesity”, Obes. Res. 9 (12), p. 788–805. doi:10.1038/oby.2001.108. 
    34. Rubinstein S, Caballero B (2000). “Is Miss America an undernourished role model?”, JAMA 283 (12), p. 1569. doi:10.1001/jama.283.12.1569. 
    35. 35,0 35,1 Johnson F, Cooke L, Croker H, Wardle J (2008). “Changing perceptions of weight in Great Britain: comparison of two population surveys”, BMJ 337, p. a494. doi:10.1136/bmj.a494. 
    36. [2]

    Literaturo redakti

    • Fumento, Michael (1997). The Fat of the Land: Our Health Crises and How Overweight Americans can Help Themselves. New York: Penguin Books. ISBN 0-14-026144-3.
    • Keller, Kathleen (2008). Encyclopedia of Obesity. Thousand Oaks, Calif: Sage Publications, Inc. ISBN 1-4129-5238-7.
    • Kolata, Gina (2007). Rethinking Thin: The New Science of Weight Loss – and the Myths and Realities of Dieting. Picador. ISBN 0-312-42785-9.
    • Kopelman, Peter G.; Caterson, Ian D.; Dietz, William H., eds. (2009). Clinical obesity in Adults and Children (3rd ed.). John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-0763-4.
    • Levy-Navarro, Elena (2008). The Culture of Obesity in Early and Late Modernity. Palgrave Macmillan. ISBN 0-230-60123-5.
    • Pool, Robert (2001). Fat: Fighting the Obesity Epidemic. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-511853-7.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    Germanlingve redakti

    Aliaj lingvoj redakti

    • Mazza, C. (2001). Obesidad en pediatría: Panorama Actual. SAOTA, Obesidad; 12 (1):28-30.
    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Obesidad en la hispana Vikipedio.
    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Obesity en la angla Vikipedio.