Trolebusa transporto en Lucerno
trolebuso en Svislando
Trolebusa transporto en Lucerno (germane Trolleybus Luzern) estas la trolebussistemo de la svisa urbo Lucerno, kiu veturas preter la urbolimojn al la najbaraj komunumoj Emmen, Horw, Kriens, Ebikon kaj Littau, kiu estis integrigita en 2010. Ĝi estis malfermita la 7-an de decembro 1941 kaj iom post iom anstataŭigis la pli fruan Lucernan tramon de 1899 ĝis 1961. Hodiaŭ "Verkehrsbetriebe Luzern" (VBL) funkciigas sep trolebusliniojn. La trolebusreto ekskludante Linion 5, kiu estis lanĉita poste, transportis 28,6 milionojn da pasaĝeroj en 2015. Ili estas kompletigitaj per 25 busvojoj de la sama transportkompanio, inkluzive de sep noktaj busitineroj.
Trolebusa transporto en Lucerno | |
---|---|
Trolebuso en Lucerno | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Lucerno Svislando |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 7-a de decembro 1941 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 27,7 km |
Nombro de linioj | 7 |
Nombro de veturiloj | 64 |
Nombro de stacioj | 96 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Verkehrsbetriebe Luzern (VBL) |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (VBL) (germane)