Trolebusa transporto en Ostrava

En la tria plej granda urbo de Ĉeĥio, en Ostrava, troviĝas trolebusa reto.

Trolebusa transporto en Ostrava
Trolebusoj Škoda 26Tr Solaris III
Trolebusoj Škoda 26Tr Solaris III
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Ostrava
 Ĉeĥio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 9-a de majo 1952
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 116,0 km
Nombro de linioj 9 + 3
Nombro de veturiloj 65
Nombro de stacioj 64
Aliaj informoj
Transportisto Dopravní podnik Ostrava
Mapo
vdr

Historio redakti

La 50-aj kaj la 60-aj jaroj redakti

 
Historia trolebuso Škoda 8Tr kun postveturilo Karosa B 40 en Placo de Respubliko

Same kiel en aliaj urboj de tiama Ĉeĥoslovakio, tiel ankaŭ en Ostrava venis tempo post la dua mondmilito tempo de trolebusoj. Konstruado de la unua sektoro de la reto, kiu estis malfermita al datreveno de la tago de liberigo la 9-an de majo 1952, komenciĝis komence de la jaro 1952. La unua linio havis rondan karakteron kaj kunigis lokojn - Placo de Respubliko, Jirská osada kaj Placo de Prokeš. En la rondo estis trafikitaj du linioj, unu laŭ kaj la dua kontraŭ direkto de horloĝaj montriletoj. Sekve oni daŭrigis en konstruado de novaj sektoroj; mallongtempe post tio, la 31-an de aŭgusto de la sama jaro, okazis malfermo de plua trolebusa linio, kiu kondukis ĝis Hrušov kaj al loka stacidomo. Ĉe ĝi ankaŭ troviĝas trolebusa deponejo (antaŭe la trolebusoj estis haltigataj sur parkumeja areo en aŭtobusaj garaĝoj en strato Sládkova), kiu estiĝis per parta alikonstruo de tramdeponejo de mallarĝtrakaj tramoj. Je unu jaro pli poste unuafoje ekveturis trolebusoj al linio ĝis Michálkovice; ili ansttaŭigis tiel tramvojon de mallarĝtrakaj tramoj, kiu kondukis tra tiu ĉi direkto. La unuaj du monatoj post la malfermo ambaŭ specoj de transporto veturis samtempe, sed poste la tramvojo estis fermita. En decembro de 1954 okazis komenco de trafiko en tute nova trolebusa deponejo en strato Sokolská (la netaŭgaj deponejoj en Hrušov kaj en Michálkovice estis nuligitaj). Al ĉefa stacidomo en Ostrava la trolebusoj komencis veturi ankaŭ en la 50-aj jaroj (ekde la 23-a de decembro 1957).

En interŝanĝo de la 50-aj kaj la 60-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj, mallarĝtrakaj tramvojoj estis limigataj kaj anstataŭigataj per trolebusoj; post Michálkovice venis en la jaro 1960 vico inter placoj de Smetana kaj Prokeš. Je unu jaro la trolebusoj komencis veturi ankaŭ trans ponto de Miloš Sýkora. En la 60-aj jaroj estis plilongigita ankoraŭ hrušova linio, sed poste oni ĉesis konstrui novajn sektorojn kaj venis malfortiĝo. Ties unua signalo estis konstruo de piedira zono en centro de la urbo kaj nuligo de trolebusa linio al ekspoziciejo Nigra herbejo.

Signifa evento en la jaro 1967 estis ankaŭ dumtempa nuligo de la linio antaŭ la ĉefa stacidomo (pro ties disvastigo la fina stacio transŝoviĝis en apudajn stratojn). La trafiko estis en la origina amplekso renovigita nur post finigo de konstruado la 11-an de aŭgusto 1974.

De normaligo ĝis nuntempo redakti

 
Škoda 17Tr

La plej granda evento de la 70-aj jaroj estis akcidento, kiu okazis la 25-an de novembro 1976 sur Ponto de Pioniroj. Gaso, kiu kondukis en tubaro sub ĝi, eksplodis kaj totale neniigis la ponton. Neniigita estis ankaŭ la veturanta trolebuso sur ĝi kaj vunditaj vojaĝantoj. Malgraŭ tio, ke povus esti eluzita la linio trans la ponto de Miloš Sýkora, estiĝis dumtempa pionira ponto uzata sole de trolebusoj. Sed renovigon de la neniigita ponto alportis nur la 80-aj jaroj; oni denove komencis veturi trans ĝi ekde la 30-a de junio 1986.

La malfortiĝo de la trolebusa transporto el la fino de la sesdekaj jaroj kaj dum interŝanĝo de la sepdekaj kaj la okdekaj jaroj finiĝis kaj oni komencis denove disvastigi la reton. En la jaroj 1979 kaj 1980 estis trafikigitaj sukcese du novaj linioj, kiuj priservis loĝdomaron en Fifejdy. La orienta, silezia parto de la urbo ĝisatendis novan trolebusan linion en la jaro 1985; la nova sektoro certigis transportan kunigon por Minejo Heřmanice. En la jaro 1992 poste tiu ĉi linio estis ankoraŭ plu plilongigita direkte al okcidento kaj per tio ĝi estis alligita al la hrušova linio, sed la minejo estis intertempe likvidita, do la signifo de la tuta sektoro malfortiĝis. En la jaro 1993 estis komencita trafiko sur linio tra loĝdomaro en Muglinov sur strato Hladnovská. Lasta plilongigo estas sektoro el la jaro 1995. Tiu alligis Koblov-on el regiono de Hluĉinio.

 
Malaltplanka trolebuso Škoda 21Tr

En la jaro 2003 estis nuligita fina sektoro ĝis Hrušov. La trolebusoj ĉi tien finis sian veturadon 30 jarojn post la tramoj. En konekso kun konstruado de aŭtostrado D47 estis regulita ankaŭ kondukado de linioj, kiam la trolebusoj malsuprenveturas de sur ponto, por ke post unu haltejo (haltejo Riegrova) denove surveturu la ponton. La 12-an de decembro 2008 okazis haltigo de regula transporto sur mallonga deflanka linio el haltejo Kamenec tra strato Dědičná ĝis returniĝejo Bazaly; la linio retis konservita por manipulaj celoj.[1]

Estontaj planoj redakti

Ekzistas multe da planoj por evoluo de la retoi, ekz. linio tra nove konstruata loka parto Františkov, linio al la ekspoziciejo aŭ al Hranečník (plilongigo ĝis BartoviceHavířov).

Veturilparko redakti

 
Solaris Trollino 15AC de la 3-a generacio en returniĝejo en Michálkovice

Post la komenco de trafiko de la trolebusa transporto en Ostrava estis liveritaj ses duaksaj trolebusoj Škoda 7Tr, sed kiuj per sia kapacito ne taŭgis kaj tial ili estis post unu jaro da trafiko venditaj en Pardubice-n. Intertempe estis aĉetitaj 20 grandegaj triaksaj veturiloj Tatra T 400. Inter la jaroj 1958 kaj 1960 poste estis liveritaj trolebusoj Škoda 8Tr (sume 21 veturiloj). Ekde la jaro 1962 sekvis ilin legendaj veturloj Škoda 9Tr (ĝis la jaro 1981 sume 72 veturiloj + 3 veturuzitaj el Pardubice). Nuntempaj trolebusoj Škoda 14Tr veturas en Ostrava ekde la jaro 1984. En la jaro 1986 estis liveritaj ĝis Ostrava du artikaj veturiloj Škoda-Sanos S 200Tr, kiuj estis je tri jaroj pli poste transdonitaj en Zlín-on pro interŝanĝo de unu artika trolebuso Škoda 15Tr, kiu tiel fariĝis la unua veturilo de sia tipo en Ostrava. Sekvis ĝin poste pluaj 10 veturiloj. En la jaro 1996 estis envicigita en la trafikon unika tipo de trolebuso: la unua prototipo de veturilo Škoda 17Tr. Ĝis la jaro 2000 sekvis ĝin pluaj du veturiloj kaj Ostrava tiel fariĝis la ununura trafikanto de tiuj ĉi trolebusoj en la mondo. En la jaroj 1997 ĝis 2002 estis en Ostravon liverataj malaltplankaj trolebusoj Škoda 21Tr. Nuntempe la veturilparko estas renovigata per malaltplankaj trolebusoj Solaris Trollino (en tri longecaj versioj), kiuj estas fabrikataj en laborejoj de ostrava transporta entrepreno (TEO).

 
La unua ostrava SOR TN 12 C

En la jaro 2008 estis en la laborejoj de TEO fabrikitaj la unuaj du parte malaltplankaj trolebusoj SOR TN 12, kiuj estas prime difinitaj por la orientaj foiroj. Sed unu el tiuj ĉi veturiloj estos posedaĵo de TEO.

En januaro de 2008 estas trafikataj en persona trolebusa transporto la jenaj tipoj (sume proksimume 70 veturiloj):

Bildo Tipo Modifoj kaj subtipoj
  Škoda 14Tr Škoda 14Tr
Škoda 15Tr Škoda 15TrR
  Škoda 21Tr Škoda 21Tr
  Solaris Trollino 12 Solaris Trollino 12 AC
  Solaris Trollino 15 Solaris Trollino 15 AC
  Solaris Trollino 18 Solaris Trollino 18 AC
  SOR TN 12 SOR TN 12 C

Historiaj veturiloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolekto de veturiloj de UAT de Tansporta entrepreno Ostrava.

Transporta entrepreno Ostrava (TEO) ankaŭ proprumas kelke da historiaj trolebusoj - (Tatra T 400, Škoda 8Tr, Škoda 9Tr, Škoda 14Tr, Škoda 17Tr).

Referencoj redakti

  1. NELHÜBEL, Jan. Konec provozu trolejbusů na smyčce Bazaly. Městské doprava, 2009, n-ro. 1, p. 9.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Aleš Stejskal, Petr Mitáček, Robert Kindl: Trolejbusy uprostřed století aneb 50 let trolejbusů v Ostravě. Dopravní podnik Ostrava a.s., Ostrava 2002.

Eksteraj ligiloj redakti