Malfermi la ĉefan menuon
Trombonĥoro ĉe Germana Eklezia Foiro 2009 en Bremen

Trombonĥoro estas muzikensemblo okupita per trombono. Analoge al la historia nocio ĥoro ĉi tiuj povas esti okupitaj po-voĉe solaj, laŭ moderna kompreno ankaŭ pluropaj. Plivastasence nuntempe ankaŭ oni nomas miksitajn latunblovajn ensemblojn trombonĥoroj.

Renesanco kaj barokoRedakti

 
Klarionoj kaj trombonoj 1623

Jam sur bildoj de la frua 16-a jarcento trombonensembloj estas dokumentitaj. Proks. 1500 trombonisto Giovanni Aloixe skribis en leteroj pri la aranĝado de motetoj por blovinstrumentistoj. Li raportis pri la kunigo de kvin trombonoj same kiel la kombinaĵoj de kvar trombonoj kun du kornetoj kaj de kvar trombonoj kun kvar ŝalmoj.[1] En 1618 Michael Praetorius priskribis en sia seinem Syntagma musicum „trombonĥoron“. Li menciis aldo- kaj diskanttrombonojn je F, la kutiman ĝustan trombonon je B♭, la kvartotrombonon same kiel oktotrombonon. Ekzistas indikoj pri la instrumentado por kunmuzikado kun kantvoĉoj, fagotoj, klarionoj, arĉinstrumentoj kaj bekflutoj.[2] La ĥora trombonludadon flegis ĝis 1750 preskaŭ nure la urbofajfistoj. Friedrich Erhard Niedt rimarkigis en sia Musicalischen Handleitung (muzika instrukcio) el 1721, ke la trombono estas konata al artfajfistoj, sed alikaze estas nur malmulte konata.[3] Trumpetoj kaj trombonoj estis dum renesanco kaj baroko apartaj instrumentgrupoj, kies interligon oni nur foje postulis (i. a. Johann Heinrich Schmelzer kaj Andreas Hammerschmidt).[1] La diskantvoĉon de profesiaj trombonensembloj ofte realigis klarionoj [4] aŭ ankaŭ bekflutoj.[5] En trumpetensembloj timbalo kompletigis la malaltan registron. La laŭtecon de trumpetoj en preĝejo oni parte rigardis kritike. Michael Praetorius rekomendis je la kunmuzikado de kantĥoro kaj trumpetoj, starigi ĉi tiujn lastajn ekster la preĝejon.[6] La malvaste mezuritaj trombonoj ne nur ludis intradojn, sed ankaŭ akompanis kantmuzikon. Bach duobligis en kelkaj kantatoj la ĥorvoĉojn per trombonoj, ekz. en Christ lag in Todes Banden, BWV 4, BWV 38 kaj BWV 68. Ankoraŭ je la Salcburgaj Mesoj Wolfgang Amadeus Mozart enmetis ilin por la subtenado de la pli malaltaj ĥorvoĉoj.

Ekde 1800 ĝis nuntempoRedakti

Per la enkonduko kaj kontinua plibonigo de la valvoj en la latunblovinstrumento-kondstruon en Eŭropo ekestis variaj muzikasocioj de amatoroj. Krom miksitaj blovorkestroj ludis ankaŭ tiaj nure kun latunaj blovinstrumentoj. La trombonoj paŝis pro la okupado per trumpetoj kaj instrumentoj el la arkokorna familio iomete en la fonon. Apartan gravecon ricevis en Germanujo la blovinstrumenaroj en la evangela eklezio, kie oni nomas la miksitajn latunblovisto-ensemblojn trombonĥoro. Paralelaĵon al la kristanaj trombonĥoroj en Germanujo proponas la anglaj Brass Bands (latunblovensembloj) de la Savarmeo.

Evangelaj trombonĥoroj en GermanujoRedakti

OriginojRedakti

Historio ekde la komenco de la 20-a jarcentoRedakti

Sakrala tendencoRedakti

Voĉregistroj kaj ties instrumentadoRedakti

 
Trombonĥoro kun timbaloj kaj orgenakompanado

Unuiga ĥoroRedakti

 
Blovistoj de Kreuznacher-Diakonie-Kantorei dum adventmuzikado

Werke und VerbändeRedakti

Blovĥoroj de la SavarmeoRedakti

Blovensembloj de la katolika eklezioRedakti

LiteraturoRedakti

  • Posaunenchor. Magazin für Bläserinnen und Bläser. Hg. vom Evangelischen Posaunendienst in Deutschland e.V.; Strube, München ab 1988; vierteljährliche Zeitschrift
  • Vivace. Offizielles Organ des Verbandes Schweizerischer Posaunenchöre. VSP, Bern ab 2005; monatliche Zeitschrift
  • Wilhelm Ehmann: Die Bläserfibel
  • Wilhelm Ehmann: Das Bläserspiel. In: Leiturgia, Band 4
  • Irmgard Eismann und Hans-Ulrich Nonnenmann (Hrsg.): Praxis Posaunenchor. Handbuch für Bläserchorleitung. Buch + Musik, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-86687-000-0
  • Wolfgang Schnabel: Die evangelische Posaunenchorarbeit. Herkunft und Auftrag. Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen 1993, ISBN 3-525-57188-7
  • Wolfgang Schnabel: Drei große Förderer der evangelischen Posaunenchorbewegung – Johannes Kuhlo, Adolf Müller, Wilhelm Ehmann. Brockmeyer, Bochum 1994, ISBN 3-8196-0241-0
  • Wolfgang Schnabel: Geschichte der evangelischen Posaunenchorbewegung Westfalens – Entstehung und Entwicklung von 1840 bis 2000. In: Beiträge zur Westfälischen Kirchengeschichte. Band 26, Evangelisches Medienhaus, Bielefeld 2003, ISBN 3-7858-0446-6
  • Horst Dietrich Schlemm (Hrsg.): Beiträge zur Geschichte evangelischer Posaunenarbeit. In 6 Bänden. Gütersloher Verlagshaus Gerd Mohn, 1989–2001
  • Willy Schneider: Handbuch der Blasmusik. Erweiterte Neufassung, Schott, Mainz 1986, ISBN 3-7957-2814-2
  • Kommt der älteste Posaunenchor aus Sachsen? In: Posaunenchor-Magazin. 1995, Heft 4

EinzelnachweiseRedakti

  1. 1,0 1,1 Die Musik in Geschichte und Gegenwart, Band 1, Artikel Blasmusik
  2. Michael Praetorius: Syntagma Musicum, Band 2, S. 159
  3. Fridrich Erhard Niedt: Musicalische Handleitung, S. 113
  4. Wilhelm Ehmann: Das Bläserspiel. In: Leiturgia, Band 4
  5. Michael Praetorius: Syntagma Musicum, Band 2, S. 137
  6. Michael Praetorius: Syntagma Musicum, Band 2, S. 170

Eksteraj ligilojRedakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Posaunenchor » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.