Trompoceremonio, aŭ trompomemmontrado, estas montra kutimo,[1] uzata kiel kontraŭpredanta strategio fare de eventuala predebla besto, kiu uzas ĝin por allogi la atenton de malamiko for de specifa objekto, tipe la nesto aŭ la ido, kio rezultas protektita.[2] Ili estas tre konata ĉefe ĉe birdoj sed ankaŭ ĉe fiŝoj.[3] La trompoceremonio ne estas tamen bone difinita kaj ties difino estis pridisputata. Ili estas foje klasitaj pli ĝenerale laŭ la nomo de "nestoprotekta kutimaro" kun agresemaj ceremonioj kiaj "mobbing".[4]

Oni sugestis, ke la trompoceremonio ekzistas ĉefe ĉe birdoj, ĉar tiuj kapablas eskapi lastmomente for de la atingo de la grundopredantoj. La trompoceremonio uzatas ĉefe kontraŭ grundopredantoj kaj rare uzata kontraŭ rabobirdoj.[5][5]

La Kripluvio, Charadrius vociferus, ekzemple, ofte uzas la metodon de rompita flugilo por malproksimigi fremdulojn el nesto. Tio signifas foriri el la nesteja areo montrante sian flugilon kvazaŭ ĝi estus rompita aŭ vundita tre rimarkeble kaj pepante. Eventualaj predantoj imagas ĝin facila predo kaj sekvas ĝin for de la nesto. Se la gepatroj vidas, ke la fremdulo ne sekvas la misvunditan birdon, ili alproksimiĝas plie kaj pepas pli laŭte ĝis kiam ili atentigas tiun; kompreneble kiam tiu fremdulo preskaŭ estas atingante la “vunditan birdon” jam malproksime de la nesto, tiu forflugas. Eventualaj predantoj povas esti katoj, hundoj, aliaj mamuloj, rabobirdoj, mevoj, korvoj, ktp.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Armstrong, Edward A. (1949) Diversionary display. Ibis 91(2):179-188 COI:10.1111/j.1474-919X.1949.tb02261.x
  2. Barrows, Edward M. (2001) Animal behavior desk reference. CRC Press. 2a eld. p. 177 ISBN 0849320054
  3. Rŭton, Graeme D; Thomas N. Sherratt; Michael Patrick Speed. (2004) Avoiding attack: the evolutionary ecology of crypsis, warning signals and mimicry. Oxford University Press. ISBN 0198528590. p. 198
  4. Timothy M. Caro, Sheila Girling (2005) Antipredator Defenses in Birds and Mammals. University of Chicago Press. ISBN 0226094367 pp. 343-347
  5. 5,0 5,1 Sordahl, Tex A. (1990) The risks of avian mobbing and distraction behavior: an anecdotal review. Wilson Bull. 102(2):349-352 PDF[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti