Tropaŝtado

(Alidirektita el Tropaŝtiĝo)

La tropaŝtado estas ekscesa paŝtado per aldomigitaj bestoj, plej ofte per bovoj, ŝafojkaproj. Tropaŝtado okazas, kiam la paŝtitaj bestoj formanĝas pli da vegetaĵoj ol povas rekreski en la sama tempo.

La efiko de tropaŝtado:
ene de la barilo abunda plantokresko, ekstere: multaj formortintaj arbustoj, grundo eksponita al erozio. Foto el Houtman-Abrolhos-Arkipelago

Tropaŝtiĝo estas troa paŝtiĝo fare de la brutoj, kiu estigas damaĝojn al vegetaĵaro kaj grundo. Do, tiu ĉi fenomeno (tropaŝtiĝo) povas okazi sendepende de homa interago (paŝtado), nature ekz. fare de kaproj sur insulo.

Tropaŝtado kaj tropaŝtiĝo kondukas al erozio kaj dezertiĝo.

Vidu ankaŭ redakti