Faetonedoj

(Alidirektita el Tropikobirdoj)

Faetonedoj estas familio de marbirdoj, nomataj FaetonojTropikbirdoj. Ili estas nune klasigitaj en sia propra ordo Faetonoformaj. Ties rilataro al aliaj vivantaj birdoj estas neklara, kaj ŝajne ili ne havas proksimajn parencojn. Estas tri specioj en ununura genro nome Phaethon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Faetonedoj
Ruĝvosta tropikbirdo (Phaethon rubricauda)
Ruĝvosta tropikbirdo (Phaethon rubricauda)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Faetonedoj Phaethontidae
Brandt, 1840
Genro: Faetono Phaethon
Specioj

3, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blankvosta tropikbirdo.

La tri tropikbirdoj estas interrilataj marbirdoj de tropikaj oceanoj. Ili estas sveltaj blankaj birdoj kiuj havas elstaregan longajn centrajn vostoplumojn. Iliaj longaj flugiloj havas nigrajn markojn kaj same la kapo. La kruroj kaj piedoj estas malgrandaj kaj malfortaj.

Ili reproduktiĝas en tropikaj insuloj kie la ino demetas ununuran ovon rekte surgrunde aŭ sur klifa elstaraĵo. Ili manĝas fiŝojnkalmarojn, sed ne estas lertaj naĝantoj.

Specioj redakti

  • La Ruĝbeka tropikbirdo, Phaethon aethereus, vivas en la tropika Atlantiko, orienta Pacifiko kaj Hinda oceanoj. La hindoceana subspecio P. a. indicus, estis antaŭe konsiderata diferenca specio, kiel Eta ruĝbeka tropikbirdo.
  • La Ruĝvosta tropikbirdo, Phaethon rubricauda, vivas en la Hinda Oceano kaj la okcidenta kaj centra tropika Pacifiko. La nomon igas ties ruĝaj longaj vostoplumoj.
  • La Blankvosta tropikbirdo, Phaethon lepturus, disvastiĝas en tropikaj akvoj, escepte en orienta Pacifiko (amerikaj marbordoj).

Taksonomio, sistematiko kaj evoluo redakti

La Tropikbirdoj estis tradicie grupigitaj en la ordo de Pelikanoformaj, kiu enhavis la pelikanojn, kormoranojn kaj tufkormoranojn, sagobirdojn, sulojn kaj najvulojn kaj fregatedojn. La taksonomio de Sibley-Ahlquist proponas tute malsimilan sciencan ordigon por tiu ĉi grupo bazita en genostudoj. Laŭ tiu Sibley-Ahlquist taksonomio, la Pelikanoformaj estus unuigitaj kun aliaj grupoj en granda grupo de "Cikonioformaj". Pli ĵuse tiu grupigo estis konsiderata ege parafiletika (mankas pli proksimaj parencoj de tiu distante rilataj grupoj) kaj ĝi estis denove disigita.

Ĵusaj studoj sugestis, ke ankaŭ la Pelikanoformaj kiel tradicie difinitaj estas parafiletikaj. La tropikbirdoj kaj la rilata prahistoria familio Profaetoneedoj estas konsiderata distinga ordo, nome Faetonoformaj, ne tre proksime rilataj al iu ajn alia vivantaj birdoj. Ili estas pli diste rilataj al la Procelarioformaj (Mayr, 2003; Bourdon et al., 2005).

 
Tropikbirdo en la Sejŝeloj.

Ene de la grupo, la Ruĝvosta tropikbirdo kaj la Blankvosta tropikbirdo estas la plej proksimaj parencoj unu de alia, kaj la Ruĝbeka tropikbirdo estus frata taksono de tiu grupo.

Phaethusavis kaj Heliadornis estas prahistoriaj genroj de tropikbirdoj priskribitaj el fosilioj.

Aspekto redakti

Tropikbirdoj gamas laŭgrande el 76 cm al 102 cm longaj kaj 94 cm al 112 cm de enverguro. Ties plumaro estas ĉefe blanka, kun tre longaj centraj vostoplumoj. La tri specioj havas diferencajn kombinojn de nigraj markoj en vizaĝo, dorso kaj flugiloj. Ties bekoj estas grandaj, povaj kaj iomete kurvecaj. Ties kapoj estas grandaj kaj ties koloj estas mallongaj kaj dikaj. Ili havas “totipalmatajn” piedojn (tio estas, ĉiuj kvar fingroj estas konektitaj de membrano). La kruroj de tropikbirdo estas situantaj tre malantaŭe en sia korpo, pri kio al tiuj birdoj ne eblas piediri per kruroj, kaj povas moviĝi nur trene per siaj piedoj.[1]

La alvoko de tropikbirdoj estas tipe laŭta, penetra, strida, sed aspra fajfo, aŭ krakado. Tiuj estas ofte elsenditaj laŭ rapidaj serioj kiam ili estas en memmontrada flugo ĉe la kolonio.

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Ruĝvosta tropikbirdo ĉe la Midvej-atolo.

Tropikbirdoj ofte kaptas sian predon el ŝvebado kaj poste per plonĝado, tipe nur al la surfacaj tavoloj de akvo. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, ĉefe flugofiŝoj, kaj eventuale kalmaroj.[1] Tropikbirdoj tendencas eviti multspeciajn amnĝantarojn, malkiel la fregatedoj, kiuj havas similajn dietojn.

Tropikbirdoj estas kutime solemaj aŭ en paroj for de la reproduktaj kolonioj. Ili engaĝiĝas en spektaklajn pariĝadajn memmontradojn. Dum kelkaj minutoj, grupoj de 2–20 birdoj samtempe kaj ripete flugas unu ĉirkaŭ alia en grandaj, vertikalaj cirkloj, dum skuas siajn longajn centrajn vostoplumojn el flanko al flanko. Se la ino ŝatas la prezentadon, ŝi pariĝas kun la masklo en lia proponita nestoloko. Eventuale okazas kvereloj inter maskloj kiuj klopodas protekti siajn partnerojn kaj nestareojn.

Tropikbirdoj ĝeneral nestumas en truoj aŭ fendoj de la nuda grundo. La ino demetas unu blankan ovon brunmakulecan kaj kovado daŭras 40–46 tagojn fare de ambaŭ gepatroj, sed ĉefe de la ino, dum la masklo alportas manĝon por nutri la inon. La idoj eloviĝas havante grizan lanugon. Ĝi restos sola en la nesto dum ambaŭ gepatroj serĉas manĝon, kaj ili nutras la idon dufoje ĉiun trian tagon ĝis elnestiĝo, kio okazas 12–13 semajnojn post eloviĝo. La junuloj ne kapablas ekflugi dekomence; ili flosas sur la oceano dum kelkaj tagoj por perdi pezon antaŭ flugi.

Tropikbirdidoj havas pli malrapidan kreskon ol aliaj ĉemarbordaj birdoj, kaj ili tendencas akumuli grasaĵojn junaĝe. Tio, kun fakto ke oni demetas ununuran ovon, ŝajnas adapto al pelaga vivostilo kie manĝo estas ofte trovita en grandaj kvantoj, sed povas esti ankaŭ malfacile trovebla.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Schreiber, E.A.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 63. ISBN 1-85391-186-0.
  • Boland, C. R. J.; Double, M. C. & Baker, G. B. (2004): Assortative mating by tail streamer length in Red-tailed Tropicbirds Phaethon rubricauda breeding in the Coral Sea. Ibis 146(4): 687-690. DOI10.1111/j.1474-919x.2004.00310.x (HTML resumo)
  • Bourdon, Estelle; Bouya, Baâdi & Iarochene, Mohamed (2005): Earliest African neornithine bird: A new species of Prophaethontidae (Aves) from the Paleocene of Morocco. J. Vertebr. Paleontol. 25(1): 157-170. DOI: 10.1671/0272-4634(2005)025[0157:EANBAN]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Mayr, Gerald (2003): The phylogenetic affinities of the Shoebill (Balaeniceps rex). Journal für Ornithologie 144(2): 157-175. [angle kun germana resumo] HTML resumo[rompita ligilo]
  • Oiseaux.net (2006): Ruĝbeka tropikbirdo. Alirita la 4-SEP-2006.
  • Spear, Larry B. & Ainley, David G. (2005): At-sea behaviour and habitat use by tropicbirds in the eastern Pacific. Ibis 147(2): 391-407. DOI 10.1111/j.1474-919x.2005.00418.x (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj redakti