Truŝtopisto sur riverbordoj de Derwent

pentraĵo de Joseph Wright of Derby

Truŝtopisto sur riverbordoj de Derwent (angle: Earthstopper on the Banks of the Derwent) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby originale kompletigita en 1773.

Truŝtopisto sur riverbordoj de Derwent (1773) fare de Joseph Wright of Derby, 97x121 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Priskribo redakti

La pentraĵo montras viron ŝtopanta vulpo-truojn tiel ke okazonta vulpo-ĉasado povu mortigi vulpojn sen ke la besto havu la oportunon kaŝi sin subteren. Tiu viro estas konata kiel Truŝtopisto.

Joseph Wright estis konata pro siaj studoj sub nekutima lumado sed ĉi tie ni vidas tion kombinita kun pejzaĝo. Wright kompletigis malmultajn notindajn pentraĵojn kiuj inkluzivis pejzaĝojn antaŭ ol li vojaĝis tra Italio, kie li kreis grandan nombron inkluzive tiujn kiuj montris la erupcion de Vezuvio. Benedict Nicholson kiu estis aŭtoritatulo pri Joseph Wright pensis ke tiu pentraĵo inspiris poeziajn versojn[1] en poemaro nomita laŭ kaj helpe al la prezervado de Needwood Forest. La versoj estis verkitaj de Francis Noel Clarke Mundy, kiu poste komisiis ses portretojn al Wright, inkluzive de unu por si mem. Tiuj portretoj kun proporcio de tri per kvar estis tiuj de li mem kaj kvin el liaj amikoj en uniformo de la propra privata ĉaso de Mundy. Versoj de Mundy tekstis:

Whilst as the silver moonbeams rise,
Imagin'd temples strike my eyes
With tottering spire, and mouldering wall,
And high roof nodding to it's fall, -
His lanterns gleaming down the glade,
One, like a sexton with his spade,
Comes from their caverns to exclude
The midnight prowlers from the wood...[2]

Estas juste ke Wright kiu bazis siajn proprajn pentraĵojn kiel Miravan sur literaturo, povu siavice inspiri poezion al la grupo kiu inkludis Erasmus Darwin kaj Anna Seward.

Historio redakti

La pentraĵo estis ekspoziciita en 1773. Ĝi estis aĉetita de Philip Yorke kiu fariĝis ano de la Reĝa societo kaj estis la 2-a Grafo de Hardwicke. La pentraĵo restis en Earl familio ĝis kiam ĝi estis vendita de kvina Grafo[3] kiu estis kromnomita "Ĉampano Charlie".[4] Koincide Charles Yorke (la 5-a Grafo) estis konata pro sia malŝparemo kaj Disraeli nomumis lin, je la peto de la Princo de Kimrio, al la titolo de "Mastro de la Buckhounds" (malgrandaj Leporhundoj),[5] kie li estis reprezentanto de Ŝia Moŝto ĉe Ascot. La pentraĵo estis fine aĉetita de Benedict Nicholson (biografo de Wright)[3] kiu vendis ĝin pere de Artfund al la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[6]

Referencoj redakti

  1. Nicolson, Benedict. (1968) Joseph Wright of Derby:Painter of Light p.97. Taylor & Francis.
  2. Mundy, Francis Noel Clarke. (1776) Needwood Forest p.19. John Jackson, p. 52.
  3. 3,0 3,1 An Earth Stopper on the Banks of the Derwent. artfund.org.
  4. Charles Yorke. Oxford Dictionary of National Biography.
  5. F. M. L. Thompson, ‘Yorke, Charles Philip , fifth earl of Hardwicke (1836–1897)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 [1]
  6. The Earthstopper. Treasures of Derby. derby.gov.uk. Arkivita el la originalo je 2009-05-04. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-04. Alirita 2011-05-31.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti