Trubschachen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trubschachen (stacidomo).

Trubschachen [trubŝaĥen] estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis 2009 ĝi apartenis al distrikto Signau, de 2010 al administra distrikto Emme-Valo. Trubschachen havis 1461 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Trubschachen
Blazono de Trubschachen
Blazono de Trubschachen
Blazono de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Geografia situo CH1903: 631336 / 196225 (mapo)46.9163888888897.85Koordinatoj: 46° 55′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631336 / 196225 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1461
Areo 15,6 km²
Alteco 731 m super marnivelo
Poŝtkodo 3555
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Trubschachen
Mapo de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
vdr

Geografio

redakti

Trubschachen situas ĉe la bordo de la rivero Ilfis en flanka valo de Emme-Valo, ĉe la alfluo de la rivereto Trub al Ilfis, alfluanto de Emme.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Trubschachen limas en nordo al Langnau en Emme-Valo, en oriento al Trub, kaj en sudo al Eggiwil.

Trafiko

redakti

Trubschachen situas ĉe la fervojlinio de tra la lucerna valo Entlebuch kaj Emme-Valo de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno. La stacidomo de Trubschachen estas servata de regionaj trajnoj de la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. De Trubschachen krome estas poŝtaŭtolinio al la flanka valo de Ilifis kie, situas Trub.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno tra Entlebuch kaj Langnau en Emme-Valo al Berno.

Ekomonio

redakti

En Trubschachen troviĝas la biskivtfabriko Kambly, kiu produktas la konatajn svisajn armebiskvitojn.

Historio

redakti

Kiam en la jaro 1125 estis fondita la Monaĥejo Trub, Trubschachen kune kun Marbach, Schangnau, Trub kaj Escholzmatt formis parton de la monaĥeja distrikto de la benediktana abatejo Trub. Supozeble per vendo aŭ donaco en la 12-a aŭ 13-a jarcento Trubschachen fariĝis kune kun Schärlig parto de la paroĥo Lauperswil. En la jaro 1470 la regiono Schärlig estis denove disigita de Lauperswil. Ĉar en mezepoko ne ekzistis taŭgaj pontoj trans la rivero Ilfis la diversaj lokpartoj siatempe apenaŭ estis ligitaj. Nur post la konstruo de la ponto de Trub en la 18-a jarcento inter la setlejoj estiĝis sento de unuiĝo, kiu post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kondukis al la estiĝo de la komunumo Trubschachen, kiu en la jaro 1809 ricevis sian unuan impostoregularon.

Partnerkomunumoj

redakti

Trubschachen havas komunuman partnerecon kun Strmilov, en Ĉeĥio kaj Midway (Utaho) en Usono.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti