Trujillo Alto

municipo de Porto-Riko

Truhiĵo Alto (hispane: Trujillo Alto) estas komunumo aŭ municipo de Porto-Riko. Truhiĵo Alto situas en la nordorientaj humidaj montetoj de la lando. La komunumo apartenas al la areo de San-Juano, ĉefurbo de Porto-Riko. San-Juano situas norde kaj okcidenta, Gurabo kaj Caguas sude, kaj Carolina oriente. La komunumo havas 55,6 km².

Trujillo Alto
municipo de Porto-Riko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 00976
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 740  (2020) [+]
Loĝdenso 1 218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 22′ N, 66° 1′ U (mapo)18.362777777778-66.0175Koordinatoj: 18° 22′ N, 66° 1′ U (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 55,61 km² (5 561 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Trujillo Alto (Porto-Riko)
Trujillo Alto (Porto-Riko)
DEC
Trujillo Alto
Trujillo Alto
Situo de Trujillo Alto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trujillo Alto, Puerto Rico [+]
vdr
Truhiĵo Alto en Porto-Riko.

Loĝantaro redakti

Fine de 2020 en la komunumo vivis 67 740 loĝantoj sur areo de 55,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 218 loĝantoj/km². Por komparo vidu la tabelon sube: Laŭ la censoj la loĝantaro kreskis je 23.9% inter 1990 kaj 2000 - poste ĝi denove iom malkreskis. Truhiĵo Alto estas la deka komunumo se oni konsideras ĝian loĝantaron.

Loĝantaro de Truhiĵo Alto dum la 20-a jarcento:

Jaro Loĝantaro
Trujillo
Alto
1899 5 683
1920 7 470
1940 11 726
1950 13 605
1960 18 251
1970 30 351
1980 51 389
1990 61 120
2000 76 808
2010 74 842
2020[1] 67 740

Vetero redakti

Jare la temperaturo estas 77.3 . La regiono estas pluva, ĝi havas 72 colojn da pluvo jare. La plej pluvaj monatoj estas aŭgusto kaj septembro kaj la plej sekaj monatoj estas februaro kaj marto.

Akvofontoj redakti

 
Carraízo lago.

La Río Grande de Loíza (Loiza granda rivero) zigzagas tra la teritorio de la suda regiono (Kagŭas kaj Gurabo) ĝis la orienta regiono (Karolina). La komunumo havas dek kvin riveretojn kies nomoj estas (hispane): Limones, Naranjo, Carraízo, Cepero, Colorada, Blasina, Grande, Hoyo Frío, La Gloria (antaŭ Quebrada Infierno), Pastrana, Rohena, Sabana Llana, Matienzo, Maracuto kaj Variante. La artefarita lago Carraizo situas tra la kvartaloj Carraízo kaj La Gloria kaj provizas trinkeblan akvon al San-Juano. Ankaŭ la komunumo havas 19 fontojn (hispana lingvo: manantiales). Inter ili estas La Ceiba kaj La Montaña.

Topografio redakti

 
Preĝejo de Truhiĵo Alto.

La reliefo de Truhiĵo Alto estas ĉefe humidaj montetoj. La plej altaj montetoj estas sude kaj havas inter 200 kaj 340 metroj super maro. Tiuj montetoj situantas en la Quebrada Grande kvartalo.

Kvartaloj redakti

  • Carraízo (Karraizo)
  • Las Cuevas (Las Kǔevas)
  • La Gloria
  • Quebrada Grande (Kebrada Grande)
  • Quebrada Negrito (Kebrada Negrito)
  • Dos Bocas (Dos Bokas)
  • Saint Just

Gravaj personoj redakti

  • Emilio Díaz Valcárcel – verkisto
  • Andrés Valcárcel – eksurbestro
  • Medardo Carazo – grava instruisto
  • Manuel Rivera Morales
  • Tulio Larrínaga – inĝeniero kaj politikisto
  • Yolandita Monje - kantistino

Notoj redakti