Trumpetofringo

(Alidirektita el Trumpetpirolo)

La TrumpetofringoTrumpetpirolo, Rhodopechys githagineaBucanetes githagineus, estas birdospecio de la familio de Fringedoj kaj genro de Rodopeĥoj, kiu enhavas tri speciojn, kiuj estas grizbrunecaj birdoj kun rozkoloraj areoj en flugiloj kaj plej subaj partoj. Tiu birdo estis unuafoje priskribita de Lichtenstein en 1829 kiel Bucanetes githagineus kaj ĝi iĝis genro Bucanetes fare de Cabanis en 1851. Poste ĝi iĝis membro de la genro Rhodopechys, sed kelkaj fakuloj konsideras ĝin ankoraŭ kiel Bucanetes.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trumpetofringo
Trumpetofringo, Libio, 2006
Trumpetofringo, Libio, 2006
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhodopechys
Specio: 'Rh. githaginea'
Rhodopechys githaginea
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu birdo reproduktiĝas en granda teritorio kiu etendas el Kanarioj, tra norda Afriko ĉefe en Maroko kaj Alĝerio, tra la Ruĝa Maro, ambaŭflanke en Egiptio kaj Arabio kaj Mezoriento, Palestino, Irano, Pakistano kaj eĉ al Centra Azio. Estas malgranda populacio en Eŭropo nur en sudorienta Hispanio. Multaj birdoj estas tre loĝantaj birdoj, sed okazas postreprodukta disiĝo, kaj kelkaj aziaj reproduktantoj migras al Pakistano vintre. Somere de 2005 estis rimarkinda apero de tiu specio en nordokcidenta Eŭropo, kaj kelkaj birdoj atingis eĉ Anglion.

En Hispanio estis konstatita kiel vintrumanto la unuan fojon nur en 1969 en Provinco de Almerio kaj ekreproduktiĝis ekde 1972 en tiu sama provinco, el kiu etendiĝis laŭ la mediteranea marbordo ĝis la delto de Ebro, eble danke al pliiĝo de dezertigo kiu "kreas" habitatojn taŭgajn por la specio.[1]

Laŭ studo de la hispana scienca instituto CSIC,[2] la etendo de tiu birdospecio norden povas esti konsiderata pruvo de la klimata ŝanĝo, ĉar la natura habitato estas dezerto kaj apudaj zonoj, inklude stepojn kaj rokejojn. Ĉar dum sia antaŭeniro la specio okupas limajn zonojn, la mortindicon de idoj estas tre alta kaj vintre malpliiĝas.

Tiu specio preferas malfermajn ŝtonecajn dezertojn aŭ duondezertojn, kun rokejaj deklivoj kaj foje uzas abandonitajn kultivejojn. Ĉiukaze ili devas flugi ĉiutage trinki kie estas akvo.

Taksonomio kaj subspecioj redakti

 
Grupo de Trumpetofringoj.
 
Bucanetes githagineus amantum

Estas 4 subspecioj:

La subspecio de la iberia Trumpetofringo estas Bucanetes githagineus zedlitzi ĉar al Hispanio saltis el Nordafriko. Pri la nomo de la genro, el la klasigo de Sibley kaj Monroe de 1990 kaj 1993, baze sur la hibridado de DNA-DNA la terminoj Rhodopechys kaj Bucanetes estas sinonimoj.

Aspekto redakti

La Trumpetofringo estas malgranda (12 cm), grizeca longflugila birdo. Ĝi havas grandan kapon kaj mallongan, fortan kaj tre dikan bekon, taŭgan por rompi malmolajn semojn, kvankam ili manĝas ankaŭ aliajn partojn de plantoj kaj eĉ insektojn. Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La somera masklo havas ruĝoranĝan bekon, grizajn kapon kaj kolareon, kaj palbrunajn suprajn partojn. La brusto, pugo kaj vosto estas rozkoloraj, tiu lasta havas ankaŭ malhelbrunajn finan bordon. Vintraj maskloj, inoj kaj junuloj estas tre eluzitaj versioj de la somera masklo. Ino ne havas rozecan bruston, sed ja rozan pugon.

La kanto de tiu birdo estas zumanta nazeca trilado, kiel fajna strida metaleca ludiltrumpeto, kio nomigas la specion en la komuna nomo.

Kutimaro redakti

La ino demetas kvar ovojn en nesto en rokfendo. Kovado daŭras du semajnojn kaj elnestiĝo okazas post du kromaj semajnoj.

La manĝo de tiu gregema surterema fringo estas ĉefe semoj, kaj, dum la reprodukta sezono, ĉefe insektoj.

Rhodopechys signifas "roza antaŭbrako" en antikva greka kaj kiel termino jam estis uzata de Homero, kiu uzis ĝin ofte kiel epiteto por aludi virinojn kaj diinojn.

Notoj redakti

  1. http://www.publico.es/ciencias/004438/aves Arkivigite je 2008-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Las aves sufren el cambio climático, konsultita la 24an de novembro de 2009, Marina García de la Fuente, 5a de oktobro 2007, Público, en hispana.
  2. http://digital.csic.es/bitstream/10261/12446/3/Bucanetes_githagineus_press_release.pdf Arkivigite je 2014-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Desiertos y estepas forman el hábitat del camachuelo trompetero, konsultita la 24an de novembro de 2009, CSIC, Universitato de Alikanto, Universitato de Oulu (Finnlando), 19a de aprilo de 2009, en hispana.

Eksteraj ligiloj redakti