Diversfolia cugo

(Alidirektita el Tsuga diversifolia)

La diversfolia cugo [2] (Tsuga diversifolia , japane : kometsuga (米栂)), estas specio de konifero hejma en Japanujo en la insuloj de Honŝuo, Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo. En Eŭropo kaj Nordameriko, la specio kelkfoje estas uzata kiel arbo por la ĝardeno kaj estas kultivata ekde 1861.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Diversfolia cugo
Pinglaro kaj strobiloj kovritaj de neĝo
Pinglaro kaj strobiloj kovritaj de neĝo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cugo Tsuga
Specio: T. diversifolia
Tsuga diversifolia
(Maxim.) Mast.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tiu palearktisa ĉiamverda arbo atingas altecojn de 25 m. La arbokrono estas mallarĝa, densa kaj konusa. Junaj ŝosoj estas mallongaj, pale harkovrataj kaj hele oranĝ- ĝis ruĝ-brunkoloraj. La dense ordigataj pingloj estas linearaj-oblongaj, 5 ĝis 15 mm longaj kaj ĝis 2,4 mm larĝaj. Ili estas malhele verdaj, brilantaj kaj supre kanelataj kun du kalkblankaj stomostrioj [3].

La arboŝelo estas oranĝ-brunkolora, neprofunde sulkigata kaj vertikale senŝeliĝanta. La burĝonoj estas intense purpur-ruĝaj. La malbrile purpuraj, ovoidaj pistilaj floroj estas terminalaj je aŭ longaj aŭ mallongaj ŝosoj. Ili mezuras ĉirkaŭ 5 mm, kaj iĝas malhele verdaj, kiam ili maturiĝas, kun la centro kaj la rando de ĉiu skvamo estante purpuraj. La strobiloj estas 1,8 ĝis 2,8 cm longaj, cilindraj-ovoidaj, kaj preskaŭ sidantaj. Ili estas malhele brunaj, malsuprenpendantaj kaj la skvamoj estas iome konveksaj kaj sulkigitaj [4].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Conifer Specialist Group 1998 (2006). Tsuga diversifolia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2007.
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 201
  3. . Tsuga diversifolia. Landscape Plants: Images, Identification, and Information. Oregon State University (1999-2007). Alirita 2007-05-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-14. Alirita 2010-09-11.
  4. Mitchell, Alan. (1974) Trees of Britain & Northern Europe. Londono: Harper Collins Publishers, p. 146. ISBN 0-00-219213-6.