Cuŝima

insulo apartenanta al Japanio
(Alidirektita el Tsushima)

La insulo Cuŝima (japane 対馬島 [cuŝima-tō], simple 対馬 [cuŝima]; Hepburn: Tsushima; Kunrei: Tusima) estas insulo en la japana maro. Ĝi troviĝas en la Korea vojo inter Koreio kaj la japana insulo Kyūshū en la gubernio Nagasaki. Ĝi estas insulo longa je 82 km en nordo-sudo, sed en la mezo estas artefarita kanalo trans la insulo. Tial oni foje mencias pri la Norda Insulo kaj la Suda Insulo.

Cuŝima
Satelita bildo de Cuŝima
Satelita bildo de Cuŝima
grupo de insuloj • insulo
Akvejo Japana maro
Geografia situo 34° 25′ N, 129° 20′ O (mapo)34.416666666667129.32694444444649Koordinatoj: 34° 25′ N, 129° 20′ O (mapo) f1
Cuŝima (Gubernio Nagasaki)
Cuŝima (Gubernio Nagasaki)
DEC
Cuŝima
Cuŝima

Map

Longo 70 kmf2
Areo 696,44 km² f4
Plej alta loko Yatate
649 mf5
Loĝantaro ĉirkaŭ 29 000 (2019)
42 loĝ./km²
Ĉefa loko Cuŝima
vdr
Situo de Tsushima

Historio redakti

Cuŝima aperas jam en la pri-historia libro redaktita en Ĉinio ĉ. 300 jarojn antaŭ nia erao, kiel insulo inter Ĉinio kaj la tiam supozata parto de Japanio. Okaze de la Mongolaj invadoj al Japanio en la 13a jarcento, la insulo fariĝis grava batalkampo.

Pri la Batalo de Cusima, legu sube ĉe "Markolo Cuŝima".

La 1-an de marto 2004 la vilaĝoj kaj urboj de la insulo estis kunigitaj por formi la urbon Cuŝima. Antaŭ la kunigo Izuhara estis la plej granda urbo.

Markolo Cuŝima redakti

La maro oriente de la insulo Cusima ĝis la japana insulo Kiuŝuo, parto de la Japana Maro estas nomata Markolo Cuŝima. La 27-an de majo 1905 okazis sur la maro ĉirkaŭ la insulo la Batalo de Tsushima (Marbatalo de Cuŝima), kie la japana floto venkis la rusan orientmaran floton ĉe la rusa-japana milito.

Eksteraj ligiloj redakti