Tuŝplato (angle: touchpad) estas komputila tuŝebla surfaceto per kiu eblas mezuri en kiu loko la fingro de uzanto troviĝas. Temas pri speco de komputila montrilo.

Ekzemplo de tuŝplato

Tuŝplatojn oni ofte uzas en tekokomputiloj kiel anstataŭanto de la komputila muso. Kutime ĝi troviĝas en la mezo sub la klavaro.