La tua lingvomongura lingvo (ĉine simpligite 土族语, pinjine Tǔzúyǔ; ankaŭ latinliterigite Monguor, Mongour kaj Mongor) estas membro de la mongola lingvaro kaj de ties branĉo de ŝirongolaj lingvoj. Ekzistas pluraj dialektoj, parolataj precipe de la tuoj. Iuj lingvistoj dividas la lingvon en du branĉojn, nome Mongghul en la aŭtonoma distrikto Huĵu Tu kaj Mangghuer en la aŭtonoma distrikto Minhe Hui kaj Tu. Dum Mongghul historie ricevis fortan influon de la tibeta lingvo, Mangghuer simile forte influiĝis fare de la norma ĉina lingvo. Skriba normo estis rekomendita por la branĉo Mongghul fine de la 20-a jarcento, sed ĝis nun tiu normo malmulte uzatas.

Tua lingvo
Moŋɡuer
lingvo • moderna lingvo
Shirongolic
Parolata en Ĉinio: provincoj Ĉinghajo kaj Gansuo
Parolantoj 152 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
 

altaja
    mongola
       ŝirongola lingvaro
            tua (mongura)

Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 mjg
  ISO 639-3 mjg
  Glottolog tuuu1240
Angla nomo Monguor
Franca nomo monguor
vdr

Numeraloj redakti

Mongolaj numeraloj kiel la sekvaj nur uzatas en la dialekto Mongghul, dum parolantoj de Mangghuer transprenis numeralojn de la ĉina lingvo.

Esperanto Mongole Tue
1 Unu Nigen Nige
2 Du Qoyar Ghoori
3 Tri Ghurban Ghuran
4 Kvar Dörben Deeran
5 Kvin Tabun Tawun
6 Ses Jirghughan Jirighun
7 Sep Dologhan Duluun
8 Ok Naiman Niiman
9 Naŭ Yisün Shdzin
10 Dek Arban Haran

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti