La Tuart-eŭkalipto (Eucalyptus gomphocephala) estas arbospecio el la genro eŭkalipto. Ĝi estas indiĝena en la sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tuart-eŭkalipto
Matura tuart-eŭkalipto,
Matura tuart-eŭkalipto,
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus gomphocephala
DC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La natura arealo de tiu aŭstralazia specio estas mallarĝa marborda zono ene de Cigna marbordebeno (Swan Coastal Plain), etendiĝanta landinternen kvin al dek kilometrojn, kontinua strio sude de Yanchep ĝis Busselton. Izolitaj tuart-eŭkaliptaj arbareroj troviĝas en la nordo de Yanchep kaj pli fore landinternen kie riveroj disigas la arealon.

Priskribo redakti

La arbo atingas altecon de pli ol 35 metrojn.

La tuart-eŭkalipto havas buksecan malglatan ŝelon laŭlonge de la trunko ĝis la malgrandaj branĉetoj. Folioj estas kunpetiolaj, alternaj, lancformajserpoformaj je 12x2cm, griz-verdaj, brilaj, hele verdaj kaj maldikaj. Blankaj floroj ekaperas mezsomere ĝis mezaŭtune.

Uzado redakti

Kiel daŭrema durligno la ligno estas dezirata por submezuraj pecetoj, struktura ligno, la konstruado de vagonoj, kaj ŝipkonstruado. La tinkturado kaj lignoteksturo ankaŭ igas ĝin popularan elekteblon por meblofarado. Kaŭze de troa arbarekspluatado, tuart-eŭkalipto estas protektita arbo kiun oni ne rajtas rikolti senkondiĉe.

Literaturo redakti

  • angle Bryant, Geoff 2005 : Australian Native Plants, Random House. ISBN 978-1-74166-030-2
  • angle Johnston, Judith 1993 : The History of the Tuart Forest - pp. 136–153 in de Garis, B.K. (editor) Portraits of the South West: Aborigines, Women and the Environment, Nedlands, W.A. University of Western Australia Press. ISBN 1-875560-12-2
  • angle Tuart Response Group (W.A.) 2003 : An Atlas of Tuart woodlands on the Swan Coastal Plain in Western Australia, Perth, W. Aust., Dept. of Conservation and Land Management (coordinated by a multi-disciplinary steering group chaired by the Department of Conservation and Land Management).

Eksteraj ligiloj redakti