Tubercelerio (Apium graveolens var. rapaceum), ankaŭ nomata radikcelerio , kreskiĝas duone sub grunda rezervorgano. Tiu tubero estas kuna organo de la ĉefa radiko, la hipokotilo kaj la mallongigita tigo . Sur la tigoparto oni vidas la cikatrojn de la iama folioj, la hipokotilo estas sencikatra kaj la radikzono estas rekonebla je la flankradikoj. Ankaŭ la nomo bulbo ne estas tute malĝusta. La flankradikoj fariĝas pli mallongaj dum la kreskado kaj tiras la tuberon en la grundon (tirradikoj). Ĉiuj organoj de la planto havas olekavaĵojn. En la volatila oleo enestas ftalidoj, kiuj respondecas pri la tipa celeria aromo. La kulturformo ne esta frostrezista kaj devas esti protektita en vintro. En la dua jaro la planto kreskigas ĝis 2 m alta kun blankaj floroj okupita vaste disbranĉita inflorskotigo, kiu foruzas la rezervojn de la tubero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tubercelerio
la kultivaro 'Dolvi'
la kultivaro 'Dolvi'
Biologia klasado
Regno: plantoj
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Apio Apium
Specio: Apium graveolens
Apium graveolens var. rapaceum
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
tubercelerio
folimakula malsano

La kultivado de celerio en la profesia legomkultivado komenciĝas en la dua duono de majo en vitrodomo. La dissemado tiam okazis en januaro. Por la rikolto dum la somero oni plantis antaŭkreskintajn plantidojn fine de majo ĝis fine de junio en la liberaera kampo. La grandeco de la tubero dependas de la vasteco de la terenon, kiun pri kiu la planto disponas. Oni rikoltas 30 ĝis 35 tunoj da tuberoj po hektaro.[1]

Tubercelerio apartenas al la supverdaĵo. Ĝi estas manĝebla krude ekzemple en salatoj, ekzemple valdorfa salato). En diskoj tranĉite ĝi povas esti frititaj.

Enhavosubstancoj redakti

En 100 gramo de freŝa celeria tubero enestas:

energivaloro 134 kJ
karbonhidratoj 5 g
proteino 2 g
graso 0,4 g
vitamino C 12 mg
vitaminoe B1 0,03 mg
vitamino B2 0,03 mg
kalcio 80 mg
fero 1,0 mg

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ulrich Sachweh (eldonisto): Der Gärtner, Band 3. Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau.. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, p.222 f.

Literaturo redakti

  • Gerd u. Marlene Haerkötter: Rund um Petersilie & Sellerie. Eichborn Verlag, Frankfurt am Main 1987, ISBN 3-8218-1308-3.
  • Ewald Ernst: Kohlgemüse und Sellerie im Garten. Deutscher Landwirtschaftsverlag VEB, Berlin 1967, 1a eldono
  • Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1996. ISBN 3-8001-5285-1, p. 975–990.