Tuberfabo (Pachyrhizus tuberosus) estas plantspecio el la genro de la Paĥirizo (Pachyrhizus). Kiuj origine venas en la norda Sudameriko. Ĝi estas kultivata pro la manĝeblaj tuberoj kaj la semoj en Sudameriko, Azio kaj Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tuberfabo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Paĥirizo Pachyrhizus
Specio: P. tuberosus
Pachyrhizus tuberosus
(LAM.) SPRENG.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tuberfabo estas forta, multjara herba grimpplanto kun ĝis 7 m longaj tigoj. Ili estas kultivataj plej ofte kiel unujaraj plantoj, ĉar la tuta planto estas rikoltata pro la tuberoj. La planto formas amelhavaj radiktuberoj kiel subgrundaj rezervorganoj. La folioj konsistas el tri folietoj. La pinta folieto estas romboida, la du aliaj estas unusimetriaj. La folirando estas glata.

La grapolaj floraroj konsistas el triopaj floraroj. La sepaloj havas longecon de 1 cm, kiuj estas kovrataj de rustrobrunaj triĥomoj. La korolo estas blanka aŭ flava. La „ŝipeto“ estas preskaŭ strikta kaj nur malmulte fleksigita..

La guŝoj estas ĝis 20 cm longaj, apenaŭ 2 cm larĝaj havas trieĝan ĝis 3 mm longan bekon. La renvormaj semojestas relative grandaj kaj ruĝaj.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti