Tubetfloroj estas la nomo de radiosimetriaj floroj de Asteracoj (Asteraceae), kiuj en la kapitulo sidas dense unu apud la alia. La kvin kunkreskintaj petaloj havas plej ofte nur mallongajn petalaj pintojn, dum la koronaj tubetoj estas mallarĝaj, formante longan tuban formon.

Ĉe Carduoideae (jen la felta arktio, Arctium tomentosum), la florkorbetoj konsistas nur el tubetfloroj
florkorbeto ordinara leŭkantemo
(Leucanthemum vulgare).
En la interno troviĝas flavaj tubetforoj, rande blankaj langetforoj.
konstruo de tuberfloro:
A ovario
B flortubeto
C stementubeto
D pistilo
makrofoto de tubetfloroj de kosmoso duoblepinata

Ĉe la subfamilio Carduoideae la kapituloj konsistas nur el tubetfloroj. La representantoj de la subfamilio Asteroideae havas kapitulojn kun centraj tubetfloroj kaj randaj langetforoj.

Ankaŭ kelkaj specioj el la familioj de la Solanacoj, primulacoj kaj gencianacoj havas al tubero kunkreskintajn petalojn. Iliaj floroj ankaŭ povas esti nomataj tubetfloroj.

Literaturo redakti

  • Peter H. Raven, Ray F. Evert, Helena Curtis: Biologie der Pflanzen. Walter de Gruyter, Berlin 1985, ISBN 3-11-007446-X, S. 412.
  • Peter Sitte, Hubert Ziegler, Friedrich Ehrendorfer, Andreas Bresinsky: Strasburger, Lehrbuch der Botanik. Gustav Fischer, Stuttgart, Jena, New York 1991, ISBN 3-437-20447-5, S.808.