Tuguegarao

Tuguegarao, [tugegarao] - tagaloge Lungsod ng Tuguegarao - estas kvinaklasa, komponanta urbego, ankaŭ ĉefdiocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, kie ĝi estas ĉefurbo de regiono Kagajana Valo, same de provinco Kagajano, ĝi ankaŭ estas unu el la plej rapide kreskantaj urboj en Filipinoj. La urbego estas subdividita en 49 distriktoj, el tio 31 estas urbaj distriktoj.

Tuguegarao
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 3500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 166 334  (2020) [+]
Loĝdenso 1 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 37′ N, 121° 44′ O (mapo)17.613333333333121.73027777778Koordinatoj: 17° 37′ N, 121° 44′ O (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 144,8 km² (14 480 ha) [+]
Tuguegarao (Filipinoj)
Tuguegarao (Filipinoj)
DEC
Tuguegarao
Tuguegarao
Situo de Tuguegarao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tuguegarao [+]
vdr
Ĉefvojo en Tuguegarao

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tuguegarao situas en nordorienta parto de la insulo inter montoj laŭ rivero [1]. Ilagan troviĝas 55, Baguio 180, Kezonurbo 333, ĉefurbo Manilo 347, Cebuurbo 846, Puerto Princesa 933, Cagayan de Oro 1067, Dabao 1248, General Santos 1333 kilometrojn (aere) [2].

 
Interna parto de Tuguegarao
 
Komerca urboparto de Tuguegarao

Historio redakti

Antaŭ la koloniaj tempoj indiĝenoj vivia tie, kiuj estis fiŝkaptistoj, ĉasistoj, kamparanoj, bredistoj. En la hispana erao dominikanoj donis statuson municipo en 1604, samtempe paroĥo kun kapelo estis konstruita. En la sekva jaro jam ribelo okazis pro impostoj. Denovaj ribeloj okazis en 1718 kaj 1761. Tuguegarao iĝis provinca ĉefurbo en 1839. Dominado de Usono komenciĝis en 1899, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1941-1945), tiam grava flughaveno funkciis tie. Ekde 1975 Tuguegarao estis ankaŭ regiona ĉefurbo. En la malfruaj 1980-aj jaroj pluraj distriktoj estis aldonitaj al la municipo. Sanga urba puĉo okazis en 1990, kiam politikisto kun armitaj viroj okupis la hotelon. Pluraj homoj mortis aŭ vundiĝis. Tuguegarao atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj kaj urbiĝis (kiel komponenta urbo) laŭ filipina klasifikado en 1999.

Ekonomio redakti

Tuguegarao evoluis paŝo post paŝo el agrikultura urbo al ĉefe komerca, iomete financa, industria kaj ŝtatserva urbo.

Religio kaj eduko redakti

 
Katedralo de Tuguegarao

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, en la urbego ĉefdiocezo funkcias. Estas interese, ke vivas ĉi tie homoj kun ĉina kaj hinda devenoj. En Tuguegarao pluraj universitatoj funkcias.

Trafiko redakti

Tuguegarao estas atingebla per tri ĉefvojoj. La urbego havas gravan ponton. Enurbe tricikloj (la ĉefa veturilo), aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. Manilo estas atingebla post horo aviadile kaj dek horojn aŭtobuse. Apud Tuguegarao enlanda flughaveno funkcias.

Klimato redakti

Tuguegarao situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1736 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 26,5 °C, tio varias inter 21-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. La plej alta temperaturo en Filipinoj - 42,2 °C - estis registrita en la urbo en 1912 kaj denove en 1969.

 
Universitato en Tuguegarao

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti