Oppens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Tuilière d'Oppens)

Oppens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 182 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Oppens
Blazono de Oppens
Blazono de Oppens
Blazono de Oppens
Lernejo de Oppens
Lernejo de Oppens
Lernejo de Oppens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 542886 / 173904 (mapo)46.7138888888896.6916666666667Koordinatoj: 46° 43′ N, 6° 42′ O; CH1903: 542886 / 173904 (mapo)
Nombro de loĝantoj 182
Areo 3,59 km²
Alteco 556 m super marnivelo
Poŝtkodo 1413
Komunumkodo 5923
Mapo de Oppens
Mapo de Oppens
Situa mapo de Oppens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Oppens situas en la molasaj montetoj de la Svisa Mezlando en la nordo de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud) ĉe la okcidenta flanko de la rievero Mentue, proksimume 22 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 8 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oppens, la vilaĝeto Tuilière d'Oppens, kaj diversaj izolitaj bienoj. Inter la du vilaĝoj pasas en arbara ravino la rojo Ruisseau du Sauteru, okcidenta alfluanto de Mentue.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,59 km², de kiuj 26,4% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oppens limas en nordokcidento kaj nordo al Orzens, en nordoriento al Bioley-Magnoux, en oriento al Ogens, en sudoriento al Bercher, en sudo al Rueyres, kaj en sudokcidento al Pailly.

Trafiko redakti

Oppens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Ruyeres la Orzens kaj alia vojo de Bercher al Bioley-Magnoux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 9 kilometrojn sude de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Bercher la vilaĝo Oppens estas konektita al la publika transportreto, kaj tra la vilaĝeto Tulière d'Oppens pasas la buslinio de Bercher al Thierrens.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oppens datiĝas el la jaro 1160 kiel Opens. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia murkonstruaĵo. Dum mezepoko Oppens apartenis al la Senjorujo Bioley-Magnoux. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko estis parto de la Voktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Yverdon, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti