Tula (Rusio)
urbo en Rusio
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tula (apartigilo) |
Tula (ruse Тула) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Tula provinco. La urbo estas ĉe rivero Upa (ruse Упа), enfluanto de Okao. En Tula ĝin alfluas rivero Tulica.
Tula | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 300000–300999 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 467 955 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 3 205 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 12′ N, 37° 37′ O (mapo)54.237.616666666667Koordinatoj: 54° 12′ N, 37° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 170 m [+] | ||
Areo | 146 km² (14 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kodo de OKATO de la urbo (en 2005) estas 70401. La interurba telefona kodo ekde 2006 estas 4872 (ĝis 2005 estis 0872), la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.
La urbo estis fondita en jaro 1146. En 1959 la urbo havis 351 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 481,2 mil loĝantojn.
Tula estas kunligita kun Moskvo per aŭtovojo M2 kaj fervojo. En la urbo estas fervojaj stacioj "Tula-1-Kurskaja" (Moskovskij stacidomo) kaj "Tula-3-Vjazemskaja" (Riĵskij stacidomo).
Famuloj Redakti
- Gleb Uspenski
- Fabian Zamenhof, kuzo de L. L. Zamenhof, estis honora civitano de Tula.
- Marianne von Werefkin (ruse: Марианна Владимировна Верёвкина/Marianna Vladimirovna Verjovkina; naskiĝinta en la 10-a de septembro 1860 en Tula, mortinta en la 6-a de februaro 1938 en Ascona) estis rus-svisa ekspresionisma pentristino.