Tulgheș

vilaĝo en Rumanio

Tulgheș [tulgeŝ] (hungare: Gyergyótölgyes [djerdjo:toeldjeŝ]) estas komunumo en Rumanio inter la montaroj Bistrița kaj Giurgeu en la valo de Bistricioara, norde de Gheorgheni. Apartenas al ĝi: Recea, Hagota, Pintic.

Tulgheș
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Gyergyótölgyes (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 58′ N, 25° 46′ O (mapo)46.96527777777825.762777777778Koordinatoj: 46° 58′ N, 25° 46′ O (mapo)
Tulgheș (Rumanio)
Tulgheș (Rumanio)
DMS
Alto super maro 638 m
Poŝtkodo 537330
Loĝantaro
– komunumo 3.596 (en 2002), 3.245 (en 2009)
– vilaĝo 3.169 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 86142
vdr

Iam apartenis al ĝi ankaŭ jenaj vilaĝoj, nuligitaj per la leĝo n-ro 2 de 1968-02-16[1]: Rezul Mare (Naghirez), Pârâul Asodului, Poiana Veche, Poiana Nouă, Putna kaj Valea Frumoasă. Ĉar tiujn vilaĝojn oni kunigis kun la vilaĝo Tulgheș, ĝi nun havas proksimume sep okonojn de la komunuma loĝantaro.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 3 878 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 3 780.

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio datiĝas el 1850. Ĝi estis landlimstacio inter Moldavio kaj Hungario. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík).

Renomaj personoj redakti

Fonto redakti

  • Magyar Nagylexikon.

Eksteraj ligiloj redakti