Tulsidas (Hindia prononco: [t̪ʊls̪iːd̪aːs̪]; 1497–1623), konata kiel Gosvami Tulsidas,[1] estis Ramanandi Vaiŝnava sanktulo kaj poeto, fama pro sia devoteco al la dio Rama. Li verkis kelkajn popularajn verkojn en Sanskrito kaj Aŭadhi, sed li estas plej bone konata kiel la aŭtoro de la eposo Ramĉaritmanas, rerakonto de la Sanskrita Ramaĝano bazita sur la vivo de Rama en la gepatra Aŭadhi.

Tulsidas
Persona informo
Naskonomo गोस्वामी तुलसीदास
Naskiĝo 1-an de januaro 1532 (1532-01-01)
en Rajapur
Morto 1-an de januaro 1623 (1623-01-01) (91-jaraĝa)
en Assi Ghat
Lingvoj sanskrito • avadhia • Braj Bhasha
Ŝtataneco Barato
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo poeto • filozofoverkisto
Verkoj Ramcharitmanas
vdr

Tulsidas pasigis plej el sia vivo en la urboj Varanasi kaj Faridabad.[2] La riverŝtuparo Tulsi Ghat al la Gango en Varanasi estas nomita laŭ li.[1] Li fondis la Sankat Moĉan Templon dediĉita al Senjoro Hanumano en Varanasi, konsiderita sur la loko kie li havis la vizion de la dio.[3] Tulsidas startis la teatraĵojn de Ramlila, popol-teatra adaptado de Ramaĝano.[4]

Li estis laŭdata kiel unu el la plej grandaj poetoj en Hindia, Barata, kaj Tutmonda literaturoj.[5][6][7][8] La efiko de Tulsidas kaj de liaj verkoj sur la arto, kulturo kaj socio en Barato estas tre disvastigita kaj li estas konsiderata en surloka lingvo, teatraĵo de Ramlila, Hindustana klasika muziko, popolmuziko, kaj televidaj serioj [4][9][10][11][12][13]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 de Bruyn, Pippa. (2010) Frommer's India. Hoboken, New Jersey, United States of America: John Wiley and Sons. ISBN 9780470602645.
  2. Prasad 2008, p. 857, citante Mata Prasad Gupta: Although he paid occasional visits to several places of pilgrimage associated with Rama, his permanent residence was in Kashi.
  3. Callewaert, Winand M.. (2000) Banaras: Vision of a Living Ancient Tradition. New Delhi, India: Hemkunt Press. ISBN 9788170103028.
  4. 4,0 4,1 Handoo 1964, p. 128: ... this book ... is also a drama, because Goswami Tulasidasa started his Ram Lila on the basis of this book, which even now is performed in the same manner everywhere.
  5. Prasad 2008, p. xii: He is not only the supreme poet, but the unofficial poet-laureate of India.
  6. Prasad 2008, p. xix: Of Tulasidasa's place among the major Indian poets there can be no question: he is as sublime as Valmiki and as elegant as Kalidasa in his handling of the theme.
  7. Jones, Constance. (2007) Encyclopedia of Hinduism (Encyclopedia of World Religions). New York City, United States of America: Infobase Publishing. ISBN 9780816054589. “It can be said without reservation that Tulsidas is the greatest poet to write in the Hindi language. Tulsidas was a Brahmin by birth and was believed to be a reincarnation of the author of the Sanskrit Ramayana, Valmikha singh.”.
  8. Sahni, Bhisham. (2000) Nilu, Nilima, Nilofara (hindie). New Delhi, India: Rajkamal Prakashan Pvt Ltd, p. 78–80. ISBN 9788171789603.
  9. Lutgendorf 1991, p. 11: ... – fragmentoj el la Rāmcaritmānas eniris en la popola parolado kiel proverboj – ...
  10. Mitra, Swati. (2002-05-05) Good Earth Varanasi City Guide. New Delhi, India: Eicher Goodearth Publications, p. 216. ISBN 9788187780045.
  11. Subramanian, Vadakaymadam Krishnier. (2008) Hymns of Tulsidas. New Delhi, India: Abhinav Publications, p. Inside Cover. ISBN 9788170174967. “Famous classical singers like Paluskar, Anoop Jalota and MS Subbulakshmi have popularised Tulsidas's hymns among the people of India.”.
  12. Lutgendorf 1991, p. 411: La plej vendata registraĵo de Banaras en 1984... estis skatolo de ok kasedoj enhavantaj mallongigtan version de Manas kantitaj de la populara filmokantisto Mukeŝ... estas malebla diri kiom da ekzempleroj estis venditaj, sed ĉirkaŭ 1984 ties efiko estis kaj videbla kaj aŭdebla. Malofte oni povis partopreni en publika aŭ privata religia funkcio en Banaras tiun jaron sen aŭdi ĝin, pere de la deviga laŭtparolila sistemo, la familiara orkestrado de Murli Manohar Svarup kaj la mildema ĉantado fare de Mukeŝ.
  13. Lutgendorf 1991, pp. 411–412: La 25an de januaro 1987, nova programo premierita en la baratregistara televida kanalo, Doordarshan... estis la unua fojo ke televido estis uzata por prezenti serian adapton de religia eposo. La elektita verko estis la Ramaĝano kaj la ĉefa fonto por la scenaro estis Manas. Longe antaŭ la fino de la historio en 31a de julio 1988, Ramaĝano iĝis la plej populara programo iam vidita en barata televido, kun ĉirkaŭkalkulita unu cento da milionoj da vidantoj kaj generado de senprecedencaj reklamenspezoj. Tra multo de la lando, aktiveco haltis la dimanĉaj matenoj kaj la stratoj kaj bazarsoj senhomiĝis, ĉar la homoj ariĝis antaŭ televidilojn kaj proprajn kaj de najbaroj... La fenomena efiko de la Ramaĝana serio meritas pli detalan ekzamenon ol tiu havigita ĉi tie, sed klaras, ke la produkto kaj la reago kiun ĝi generis montris la rolon de la eposo kiel ĉefa rimedo ne nur por individua kaj kolektiva religia esperto sed ankaŭ por la publika diskurso kaj la socia kaj kultura pensaro.

Eksteraj ligiloj redakti