La tulua lingvo (aliliterita ankaŭ Tulu) estas dravidiana lingvo parolata en Barato fare de la tuluva popolo. Ĝi estas parolata de ĉirkaŭ du milionoj da homoj, de kiuj la plimulto loĝas en Karnatako, en la distriktoj Dakshina kaj Kannada[1], en la marborda urbo Mangaloro. En pli fruaj temoj la tulua estis multe pli granda lingvo kun klasika literaturo, filozofiaj verkoj de antaŭ du mil jaroj. Ĝi havas propran alfabeton, kiu preskaŭ tute perdiĝis. Depost proksimume cent kvindek jaroj la tulua kutime estis skribita per la kanara skribo. La plej fama nuntempa oratoro de la tulua estas la aktorino Aishwarya Rai, kiu naskiĝis en Mangaloro.

Referencoj redakti

  1. (en) Karthik Malli, Mapping Tulu: A rich oral tradition with deep roots in Karnataka, The News Minute, la 28-an de februaro 2019.