La historia urbo Tulum situas ĉe la Kariba Maro, en la subŝtato Kintanaroo (Quintana Roo) de Meksiko kaj en samnoma komunumo Tulum, kaj estas la de turistoj plej multe vizitata loko de la tuta lando. Male kiel ĉiuj aliaj majaaj urboj, Tulum troviĝas ĉe la maro. La urbo estas malpli signifa arkitekture, sed imponas pro la situo sur 12 metrojn alta kalkŝtonklifo super la Kariba Maro. Per ŝtuparo eblas aliri rekte la strandon.

Tulum
arkeologia lokovidindaĵo [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco12 m [+]
Koordinatoj20° 12′ 53″ N, 87° 25′ 44″ U (mapo)20.214722222222-87.428888888889Koordinatoj: 20° 12′ 53″ N, 87° 25′ 44″ U (mapo)

Tulum (Quintana Roo)
Tulum (Quintana Roo)
DEC
Lokigo de Quintana Roo en Meksiko

Map
Tulum

Vikimedia Komunejo:  Tulum (archaeological site) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la precipa konstruaĵo de la historia Tulum, konata kiel "la kastelo" (hispane "El Castillo")
la historia majaa "templo de la dioj de la vento" (hispane "templo del dios del viento")

Tulum en la jukatana majaa lingvo signifas "muro" aŭ "fortikaĵo". Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj ĝi certe estis unu el la plej grandaj majaaj urboj. La hispana kronikisto Juan Díaz raportis en 1518, ke li vidis "urbon grandan kiel Sevilo".

Verŝajne Tulum pro sia situo ĉe la maro estis grava komercejo inter la diversaj majaaj provincoj. Ĝi havis evoluintan defendosistemon: terflanke ekzistas granda murego kaj aldona fortikaĵo.

Kiel religia centro, majaoj daŭre vivis en Tulum, kiam alvenis la hispanoj.

Tulum situas ĉirkaŭ 130 km sude de Cancún, ĉe la larĝa kaj moderna ekspresvojo Carrera Fedeal 180.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti