Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo
La Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo (france Quartet du dialogue national, arabe رباعية الحوار الوطني التونسي, rubā'iyyat al-ḥiwār al-watani at-tūnisī, latinliterigo laŭ sistemo DMG) estas grupo de kvar organizaĵoj kiuj estis centraj en la provoj konstrui plurisman demokration en Tunizio en la postsekvoj de la Tunizia Revolucio de 2011.[1]
Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Quartet du dialogue national | |||||
regiona organizaĵo | |||||
Komenco | 2013 vd | ||||
Lando(j) | Tunizio vd | ||||
| |||||
| |||||
La grupo kreiĝis en la somero de 2013 - la fondon antaŭis pluraj preparaj eventoj, plej menciinde kongreso de nacia dialogo okazigita la 16-an de oktobro 2012. La 9-an de oktobro 2015, la kvaropo estis honorigita per la Nobel-premio pri paco de 2015.[2]
La Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo konsistas el la sekvaj organizaĵoj en la civila socio de la lando:
- La Tunizia Ĝenerala Laborista Unio (UGTT, Union Générale Tunisienne du Travail)
- La Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (UTICA, Union Tunisienne de l'Industrie, du Commerce et de l'Artisanat)
- La Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj (LTDH, Ligue Tunisienne des Droits de l'Homme) kaj
- La Nacia Ordeno de Tuniziaj Advokatoj (Ordre National des avocats de Tunisie).
La premio atribuiĝis "pro ĝia decida kontribuo al la konstruado de plurisma demokratio en Tunizio en la postsekvo de la Jasmina Revolution de 2011".
Kaci Kullmann Five, estrino de la Norvega Nobel-Komitato, diris la 9-an de oktobro 2015: "La kvaropo establis alternativan pacan politikan procezon en tempo kiam la lando estis ĉe la rando de interna milito".[3] La Nobel-komitato esprimis ke ĝi atendas kaj esperas, ke la ekzemplo de Tunizio servos kiel modelo por aliaj landoj.
Referencoj
redakti- ↑ artikolo "Subteno por la Araba Printempo:tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo gajnas pacpremion" de Don Melvin la 9-an de oktobro 2015 en la retejo CNN (angle)
- ↑ gazetara komunikaĵo "La pacpremio 2015" la 9-an de oktobro 2015 en la retejo nobelpeaceprize.org Arkivigite je 2015-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (norvege) kaj en la retejo nobelprize.org (angle) de la Norvega Nobel-Komitato
- ↑ artikolo de Luis Ramírez la 9-an de oktobro 2015 en la retejo voanews.com (same angle)