Tupaia (navigisto)

(Alidirektita el Tupaia)

Tupaia (ankaŭ konata kiel Tupaea) (ĉ. 1725 – decembro 1770) estis polinezia navigisto kaj arioi (klerulo kaj pastro), origine el la insulo Ra'iatea en la orientpacifika insularo Societa Insularo. Liaj rimarkindaj lertoj pri navigado, interpretado kaj negogocado utilis al Lt. James Cook, R.N. dum ties serĉo por la supozata, granda, sudhemisfera kontinento Terra Australis Incognita. Tupaia vojaĝis kun Cook al kaj Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Li agis kiel interpretisto kaj negocanto kaj plurfoje savis la ŝipanaron de embaraso kaj konflikto. Li mortis pro malsano en decembro 1770 dum la ŝipo Endeavour estis riparata en Batavio (nun Indonezio) dum la hejmenvojaĝo al Britio.

Tupaia
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1725 (1725-01-01)
en Societa Insularo
Morto 11-an de novembro 1770 (1770-11-11) (45-jaraĝa)
en Ĝakarto
Mortokialo disenterio
Okupo
Okupo esploristo • tohunga
vdr

Klerigado redakti

Ek de frua aĝo Tupaia eklernis pri vojaĝado kaj navigado, marfluoj, ŝvelo, direktado per astroj. Li lernis kapti fiŝojn, prognozi la veteron, batalartojn, ĉarpentadon, konstrui kanuon. Li frekventis lernejon (fare 'aira'a upu) por la plej elstaraj knaboj. Ĝi situis en la plej granda kunvenejo (marae) en Polinezio, ĉe Taputapuatea, en la sudo de Ra'iatea. Tie la knaboj lernis parkere historion, geografion kaj astronomion.[1]

Tupaia estis elstara lernanto, kaj li progresis al sakraj aferoj. Li fariĝis tahua, pastro. Lia specialaĵo estis navigado. Li lernis kiel mense registri vojaĝojn, detalojn pri la kursoj stirataj, la formo de la vento, vetero kaj maro, por ke li refaru la vojaĝon en la menso kaj scii la precizan deiran lokon. La flugdirekto de birdoj, la formo de nuboj kaj aliaj naturaj fenomenoj helpis la navigiston. Por longaj vojaĝoj oni utiligis grandajn duhulajn kanuojn. Polinezianoj vojaĝis orienten almenaŭ ĝis Rapa Nui kaj eble ĝis Sudameriko. Ili iris norden al Havaiio kaj revenis. Ili iris sudokcidenten al Nov-Zelando kaj revenis.

Lia korpo, krom la vizaĝo kaj kolo, estis tatuita. Li fariĝis membro de la societo arioi, bando de distrantoj kaj artistoj. Kiam Tupaia havis ĉirkaŭ 30 jarojn, militistoj el Bora Bora invadis je Ra'iatea. Dum batalo, Tupaia estis lancita tra la dorso per lanco kun pinto farita el la vosto de rajo. La lanco vidiĝis ĉe lia brusto. Tupaia iel eskapis el la batalejo kaj amikoj portis lin al vundopansisto, alia speco de pastro. Necesis eltiri la lancon el la brusto de Tupaia, lavi la vundon, kaj pansi ĝin per herba kataplasmo. Tia vundo ĝenerale estas mortiga, sed Tuapia resaniĝis. Banks skribis ke la cikatro estis glata kaj malgranda. La popolo de Raiatea estis venkita, kaj Tupaia fuĝis per kanuo al Tahitio kun certaj religiaj simboloj. Tie li fariĝis konsilanto al la ĉefo Amo Tevahitua.

Aliĝo al Endeavour redakti

La Reĝa Societo de Britio komisiis Cook iri al la Pacifiko por observi la transiron de la planedo Venuso trans la Suno,[2] kaj la ŝipanoj restis tie dum multaj tagoj. Tupaia konatiĝis kun ili, eklernis la anglan lingvon kaj pli kaj pli agis kiel interpretanto en komerco inter la ŝipanoj kaj la lokaj insulanoj. Joseph Banks, scienculo kiu vojaĝis kun Cook por kolekti specimenojn de plantoj ktp, persvadis Cook akcepti la proponon ke Tupaia iru kun ili, pro lia evidenta lerteco pri navigado kaj mapfarado. Kiam oni demandis al Tupaia pri la loka regiono, Tupaia desegnis mapon kiu montris ĉiujn 130 insulojn en radiuso 3200 km kaj nomis 74 el ili.[3]

Tupaia antaŭe navigis de Ra'iatea al 13 el tiuj insuloj. Li ne estis vizitinta okcidentan Polinezion, ĉar post la epoko de sia avo, la ofteco de tiaj vojaĝoj fare de Raiateanoj multe reduktiĝis. Lia avo kaj patro pasis al Tupaia la scion pri la loko de la ĉefaj insuloj de okcidenta Polinezio kaj la informon navigi al Fiĝio, Samoo kaj Tongo.[4]

Cook ne ŝatis la evidentajn navigajn sciojn de Tupaia, kaj decidis dependi de la informo de antaŭaj eŭropaj esploristoj Samuel Wallis kaj Abel Tasman. Banks notis en sia taglibro: la kapitano rifuzas fidi lin, miaopinie sufiĉe prudente, ĉar la registaro probable neniam atentos lin.[5]

La vojaĝo redakti

Ĉar Cook intencis resti kelkajn semajnojn en la insularo antaŭ ol iri sudokcidenten, Tupaia helpis la ŝipanojn marĉandi por akiri freŝan akvon kaj manĝaĵojn por la venonta vojaĝo. Li laboris kun Banks por verki priskribon de Tahitio kaj ties enloĝantoj.[5] Kuniris kun Tupaia dekdujara knabo Taiata kiel metilernanto kaj helpanto.

Tupaia kuniris kun Cook al Nov-Zelando kaj lin bonvenigis tie iuj el la maorioj kiel tohunga (pastron/klerulon).[6] Ili donacis al li tre valoran tradician mantelon faritan el hundofelo.

Multaj maorioj eĉ nuntempe havas tradician scion pri Tupaia kaj liaj posteuloj kiuj restas en Nov-Zelando. La ŝipanoj de Endeavour ne tiom respektis lin. Markadeto Joseph Marra skribis ke Tupaia

estis viro de reala genio, pastro de la unua ordo, kaj bonega artisto: li estis tamen ne amata de la ŝipanoj, kiuj rigardis lin kiel fieran kaj severmoran, eltrudante omaĝon, kiun la maristoj, kiuj sentis sin degraditaj klini al indiĝeno, ne volontis paĝi, kaj preferis plendojn kontraŭ ili je la plej bagatelaj okazoj.[7]

Morto en Batavio redakti

En novembro aŭ decembro 1770, Tupaia mortis en Batavio. La dato ne estas precize konata ĉar la diversaj ŝipanoj kiuj skribis pri ĝi, donis malsamajn datojn. La kaŭzo de lia morto estas eĉ pli kompleksa. Dum la vojaĝo inter Tahitio kaj Nov-Zelando, kaj denove inter Nov-Zelando kaj Aŭstralio, Tupaia suferis pro skorbuto sed resaniĝis pro freŝa manĝaĵo en NZ kaj en Aŭstralio.[1]

La fina malsano estis aŭ disenterio[8]malario,[7] Ambaŭ malsanoj ĉeestis en Endeavour dum ĝi estis en Batavio (nun Ĝakarto). Cook skribis en sia taglibro pri la morto: "Li estis sagaca, prudenta, inĝenia viro, sed fiera kaj obstina kiu ofte malkonvenigis lian situacion enŝipe por li kaj por aliaj ĉirkaŭ li, kaj emis multe antaŭenigi la malsanojn kiuj haltigis lian vivon."[7]

Taiata ankaŭ mortis en Batavio pro similaj malsanoj kaj oni enterigis ilin ambaŭ en la insulo Eadam (nun Damar Besar). Alia ŝipano de Endeavour, la kuracisto William Munkhouse mortis en Batavio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Joan Druett (2011) Tupaia, Random House, New Zealand; ISBN 978-1869793869
  2. Secret Instructions to Captain Cook, 30 June 1768. National Archives of Australia. Alirita 2011-09-03.
  3. Druett, Joan. (1987) Tupaia – The Remarkable Story of Captain Cook’s Polynesian Navigator. Random House, New Zealand, p. 226–227.
  4. Druett, Joan. (1987) Tupaia – The Remarkable Story of Captain Cook’s Polynesian Navigator. Random House, New Zealand, p. 218–233. ISBN 978-0313387487. Arkivigite je 2013-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-14. Alirita 2014-12-15.
  5. 5,0 5,1 O'Sullivan, Dan. (2008) In search of Captain Cook. I.B. Taurus, p. 148. ISBN 9781845114831.
  6. King, Michael (2003). History of New Zealand ISBN 0-14-301867-1, Penguin Books. Pages 103 & 106
  7. 7,0 7,1 7,2 O'Sullivan, Dan. (2008) In search of Captain Cook. I.B. Taurus, p. 150. ISBN 9781845114831.
  8. Hough, Richard. (1994) Captain James Cook. Hodder and Stoughton, p. 201. ISBN 0-340-82556-1.

Literaturo redakti