Tupolev TB-3 estis peza kvarmotora bombaviadilo (monoplano) en Sovetunio. Ĝi havis memportan konstruaĵon, sube situantajn flugilojn kaj metalan korpon. Ĝi servis en la dua mondmilito kontraŭ Pollando, Finnlando, Japanio.

TB-3 kun T-27

Evoluigo redakti

Oni ellaboris la avion inter 1926 kaj fine de 1929. Ĝi ekflugis fine de 1930 kaj havis la usonajn motorojn Curtiss Conqueror.

Oni produktis el ĝi ĉ. 800 ekzemplerojn.

Tipoj redakti

Nomumo Proprecoj
TB-3M-17/
TB-3M-17F   
La nomumo signifas nur la motoron, oni produktis ĝis fino de 1933 ĉ. 400 ekz..
TB-3M-34    Pli forta motoro (1933), malvarmigiloj sub la flugiloj. 100 maŝinoj.
TB-3M-34R/
TB-3M-34RD   
kvarpadela helico (1934) je ĉiu motoroj, uzata ankaŭ por liveroj.
TB-3M-34RN    Tipok kun rado de 2m (1935/1936).
TB-3M-34FRN/
TB-3M-34FRNV   
Tripadelaj helicoj ĉe kvar motoroj (100 ekz.).
TB-3D    provavio
ANT-6A
(ANT-6M34R)   
Civila formo por arktaj flugoj (5 ekzempleroj - uzitaj inter 1937 ĝis 1944.

Teknikaj datumoj redakti

Kenngröße TB-3M-17F TB-3M-34RN
Enverguro 39,50 m 41,85 m
Longo 24,40 m 25,18 m
Alto 8,45 m 8,45 m
Flugila surfaco 230,0 m² 234,5 m²
Malplena maso 10.976 kg 12.585 kg
Starta maso 17.200 kg 18.877 kg
Motoro kvar akvo-malvarmigitaj 12-cilindaj-
vicmotoroj M-17F
(je 526 kW starta povumo)
kvar akvo-malvarmigitaj 12-cilindaj-
vicmotoroj M-34RN
(je 713 kW starta povumo)
Mask. -
rapido
179 km/h ĉe teroproksimo
177 km/h en alto de 3.000 m
245 km/h ĉe teroproksimo
288 km/h en alto de 3.000 m
Maks. fluga alto 3.800 m 7.740 m
Atingopovo 1.350 km 960 km
Armiloj du DA maŝinfusiloj
tri DA-2 maŝinfusiloj
2.000 kg da bomboj
naŭ ŜKAS maŝinfusiloj
2.000 kg da bomboj
Skipo 8 6