Tura
Tura estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Aszód.
Tura | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo • vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2194 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 735 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 138 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 36′ N, 19° 36′ O (mapo)47.60666666666719.596666666667Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 36′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 55,91 km² (5 591 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tura, Hungary [+] | |||
Geografio redakti
Tura situas sur malebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Miskolc inter Gödöllő kaj Hatvan. Ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo M3 estas proksime. Hatvan troviĝas 11, Aszód 14, Gödöllő 23, Budapeŝto 51 km.
Historio redakti
Apud Tura la sarmatoj konstruis defendan linion Remparo de Ĉorso inter 324-337. La unua skkriba mencio okazis en 1220 laŭ tiama hungara ortografio Thwra. Alia dokumento pruvas, ke en 1523 Tura jam tiam estis kampurbo, havanta doganejon. En 1544 la turkoj okupis la urbeton, kiu poste ne senhomiĝis, eĉ la preĝejo restis. En 1849 okazis batalo inter hungaroj kaj rusoj. La komunumo iĝis urbo en 2001.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas Kastelo de Tura aŭ Kastelo de Schossberger (ŝosberger) kaj Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Tura).
Famuloj redakti
- en Tura naskiĝis:
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- distancoj[rompita ligilo]