Turbulento

ĥaosa fluo de fluido

Turbulento[1], aŭ turbulo[2], estas loke kaj tempe neregula fluo de gasofluido. Ĝi povas okazi plej ofte en atmosfero de la planedoj aŭ en akvo.

Kirlo kaj turbulentoj en rivero

La fluo okazas ne nur unudirekte (kiel okazas pri flulinia movo) sed ankaŭ tien-reen; tiel la diversaj flutavoloj miksiĝas, kirliĝas.

La rekono de la turbulenta fluo plej gravas en la fluiddinamiko.

En la atmosfero ne ekzistas paralelaj fludirektoj; ĉiuj aerfluoj estas turbulentaj, ilin karakterizas konstantaj interŝanĝoj laŭ direkto kaj rapideco.

Notoj redakti

  1. Turbulenteco en la Scienca kaj teknika terminaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto en 1956, paĝo 236
  2. Turbulo en NPIV [1]

Vidu ankaŭ redakti