La nomo Turfalkoj (ĉar kelkaj specioj nestumas aŭ loĝas ĉe turoj) estas atribuata al kelkaj diferencaj membroj de la genro de falkoj, nome Falco. Turfalkoj estas plej facile distingeblaj pro sia tipa ĉaskutimo per ŝvebo je alto de ĉirkaŭ 10–20 m supergrunde en malfermita kamparo por posta falo sur la predojn, kutime malgrandaj mamuloj, lacertoj aŭ grandaj insektoj. Aliaj falkoj estas pli adaptitaj al aktiva ĉasado je fluganta predo. Krome turfalkoj rimarkindas pro multa helbruno en sia plumaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turfalkoj
Turfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plumaro ofte — sed malkutime ĉe falkoj — diferencas inter masklo kaj ino, kaj (kiel kutime ĉe monogamiaj rabobirdoj) la ino estas iom pli granda ol la masklo. Tio permesas la paron plenigi malsamajn manĝoniĉojn ĉe la sama hejmteritorio. Turfalkoj kuraĝas kaj adaptiĝis al homaj setlejoj, nestas en konstruaĵoj kaj ĉasas ĉe soxseoj.

Turfalkoj ne konstruas siajn proprajn nestojn, sed uzas nestojn konstruitajn de aliaj specioj.

Plejparto de specioj nomataj turfalkoj ŝajne formas distingan kladon inter la falkoj, kiel sugestas la komparoj per DNA (Groombridge et al. 2002[1]) kaj la morfologio. Tiuj ŝajne diverĝis el la aliaj Falco-j ĉirkaŭ la limo inter Mioceno kaj Plioceno antaŭ 7–3.5 mj). La plej tipaj "veraj" turfalkoj estas tri specioj el Afriko kaj ĉirkaŭaĵoj kaj ne havas la vangan strion de falkoj, kaj en unu kazo havas - kiel ĉe aliaj falkoj sed malkiel aliaj veraj turfalkoj — grandajn areojn de grizo sur siaj flugiloj.

Proksimume dum la Gelaziano (fina Plioceno aŭ komenca Pleistoceno, antaŭ ĉirkaŭ 2.5–2 mj), la ĉefa stirpo de veraj turfalkoj aperis; tiu enhavis la speciojn karakterajn per vanga strio. Tio ŝajne evoluis en Afriko kaj sekve disvastiĝis tra la Malnova Mondo ĝis atingi Aŭstralion iam dum la meza Pleistoceno, antaŭ malpli da unu miliono de jaroj. Tiu grupo enhavas kelkajn taksonojn de Hindoceanaj turfalkoj.

Pli enigma estas grupo de 3 hegemonie grizaj specioj el Afriko kaj Madagaskaro. Tiuj estas kutime konsiderataj turfalkoj pro la ĝeneralaj formo kaj kutimaro, sed estas probable distingaj el la veraj turfalkoj kiel klasita sube.

La Amerika turfalko estas la ununura specio de Ameriko kun la terino "turfalko". Fakte la informoj pri molekuloj de Groombridge et al. (2002), same kiel morfologiaj pekuliarecoj (kiel grizaj flugiloj ĉe maskloj kaj nigra orelmakuleto) kaj biogeografio, ege subtenas la vidpunkton ke tiu specio, onter la falkoj de la genro Falco, ne estas turfalko entute laŭ senso de filogenetiko sed eble pli proksime al la apusfalkoj.

Vangastria klado aŭ grupo de la Komuna turfalko

Baza(j) stirpo(j) de veraj turfalkoj

Afrikaj grizaj turfalkoj (pli malproksima grupo)

American Kestrel

Referencoj redakti

  1. Vidu tie por zorga studado pri la diverĝepoko menciita en tiu artikolo.

Literaturo redakti

  • (2002) “A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean.”, Molecular Phylogenetics and Evolution 25 (2), p. 267–277. doi:10.1016/S1055-7903(02)00254-3. 


Eksteraj ligiloj redakti