Turisma tramvojo de Deûle-valo

muzeo en Francio

La Turisma tramvojo de Deûle-valo (france Tramway touristique de la vallée de la Deûle) estas tramvojo kun metra ŝpuro kiu veturas de Marquette-lez-Lille ĝis Wambrechies en departemento Nord de Francio. Ĝi estas ekspluatata de AMITRAM (Asocio de Muzeo Internacia de Transportoj Metropolaj).

Turisma tramvojo de Deûle-valo

Motorvagono 420 de ELRT, serio 401-435

Motorvagono 420 de ELRT, serio 401-435
Trafikado
Trafikanto AMITRAM
Teknikaj trajtoj
Longo 3 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 600 V Kontinua kurento
vdr

Priskribo redakti

La metra vojo situas laŭlonge de kanalo de Deûle kaj komenciĝas ĉe "Pont Mabille" en Marquette, direkte al Wambrechies.

Post irado laŭlonge de strato Deûle ĉirkaŭ 500 metrojn longe la linio trapasas inter la kanalo kaj la tramdeponejo "Deûle". En tiu deponejo estas remizitaj kvar veturantaj tramoj kaj dizela traktoro kiu utilas por la prizorgo de la reto. La vojo poste laŭiras la haŭl-vojon borde de Deûle. En la punkto de periferia ponto troviĝas preterpasejo ebliganta al tramoj preterpasi.

Post kelkcent metroj la linio eniras en Wambrechies en punkto de "S de vojeto de Casino". Ĝi laŭiras la vilaĝeton de la Bouverie, kaj la relo "Vignole" estas anstataŭita de relo "Broca" en la ŝoseo. La vojo poste transiras la straton Pont-levis per samnivela pasejo kaj alvenas al "Vent de Bise", kie troviĝas haltejo. La vojo iras poste al la farmo Saint Chrysole, antaŭe nomita "Ghestem". Tiu 800 metrojn longa plilongigo de la linio, malfermita en 2003, enhavas trian trapasejon kaj apudiras modernajn loĝejojn. La linio finiĝas en la zono de ebenaĵo, pasante apud fiŝkapta akvejo kaj formante grandan kurbon alirantan al farmo Saint Chrysole ekipita de du-traka centra kajo.

Tute renovigita, Farmo Saint Chrysole enhavas salonojn por restoracio kaj akceptejo.

Veturanta materialo redakti

Numero Tipo Deveno Jaro Longo Larĝo Lokoj
74 Motorvagono kun radaksoj Tramvojo de Neŭŝatelo inter 1921 kaj 1928 9,20 m 2 m 55 lokoj (20 sid., 35 star.)
420 Motorvagono kun boĝioj ELRT 1910 12,225 m 2,10 m 101 lokoj (28 sid., 73 star.)
432 Motorvagono kun boĝioj ELRT 1920 12,225 m 2,10 m 101 lokoj (28 sid., 73 star.)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tramway touristique de la vallée de la Deûle en la franca Vikipedio.