Turismo en Charente-Maritime

Situo de Charente-Maritime en Francio

Turismo en Charente-Maritime estas grava parto de la ekonomio de tiu departemento de okcidenta Francio.

StatistikoRedakti

En 2009, 3500 turismaj firmaoj en Charente-Maritime donis laboron al 8550 homoj kaj produktis 1,6 miliardojn da eŭroj. En 2011, 35,1 milionoj da turistoj tranoktis en la departemento. 85 % el la turistoj estis francoj, kaj la ceteraj plejparte devenis de Britio, Nederlando, Germanio kaj Belgio. Inter la francoj, kvarono devenis de Francilio kaj 18 % de Puatuo-Ĉarentoj[1].

Turismaj lokojRedakti

Mara turismoRedakti

 
Les Minimes, unu el la plej grandaj plezurhavenoj en Eŭropo

La unua allogaĵo de Charente-Maritime estas la oceano: la departemento havas 460 km da marbordo, inkluzive de 150 km da sablaj strandoj[1].

La turismaj strandoj plejparte koncentriĝas en tri sekcioj:

La ĉefaj banurboj de la departemento estas:

Charente-Maritime havas plurajn kuraclokojn; la ĉefaj estas en Rochefort, Jonzac kaj Saujon.

Ĝi havas ankaŭ 42 plezurhavenojn[1]. La plej grandaj estas Les Minimes (en La Rochelle), Royan kaj Saint-Denis-d'Oléron.

NaturoRedakti

 
La Potevia Marĉo

En Charente-Maritime troviĝas kvarono de la Potevia Marĉo. La departemento havas 4 naturajn rezervejojn[2]:

Aldone, la departemento havas 1 020 km2 da arbaroj, el kiuj la plej grandaj estas la arbaro de La Coubre en la duoninsulo de Arvert kaj la arbaro de Saint-Trojan en la insulo Oléron. Ĝi havas ankaŭ 4 200 km da vojoj taŭgaj por bicikloj, 5 300 km taŭgaj por piedirantoj kaj 3 000 taŭgaj por ĉevaloj[1].

HeredaĵoRedakti

Oficiale agnoskita heredaĵoRedakti

Charente-Maritime havas kvin lokojn enskribitajn al la prestiĝa listo de la monda heredaĵo de Unesko:

Ĝi havas ankaŭ 838 historiajn monumentojn[5]. Multaj el ili estas preĝejoj kaj kasteloj.

Kvar komunumoj de Charente-Maritime apartenas al la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio[6]:

Religia heredaĵoRedakti

Religiaj konstriuaĵoj estas tre multaj en Charente-Maritime: preskaŭ ĉiu urbo aŭ vilaĝo havas preĝejon. Plej multaj el ili estas konstruitaj en romanika stilo. Inter centoj da ili, eblas mencii la preĝejojn Sainte-Radegonde en Talmont-sur-Gironde, Notre-Dame en Surgères, Saint-Louis en La Rochelle, Saint-Martin en Esnandes, la abatejon Notre-Dame-de-Ré en La Flotte, ktp.

KastelojRedakti

Kvankam ne tiel riĉa, kiel la valo de Luaro, Charente-Maritime havas plurajn kastelojn. La plej famaj estas La Roche-Courbon, La Gataudière, Buzay, Jonzac, Plassac kaj Dampierre-sur-Boutonne.

FortikaĵojRedakti

 
Fortikaĵo Bojardo, unu el la plej famaj konstruaĵoj en Charente-Maritime

Fortikaĵoj estas aparte multaj en Charente-Maritime, plejparte konstruitaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj por protekti la armean arsenalon en Rochefort. Krom la fama fortikaĵo Bojardo estas ankaŭ la fortikaĵo Louvois, la citadelo de Le Château-d'Oléron, la fortikaĵo Vauban en Fouras, la fortikaĵo Liédot en la insulo Aix kaj la fortikaĵo Énet apud ĝi, kaj la citadelo de Saint-Martin-de-Ré. La citadelo de Brouage, kune kun la ĉirkaŭa marĉo, estis nomita “granda loko de Francio”.

Romia heredaĵoRedakti

 
La arko de Germanicus, konstruita en Saintes en la jaro 18 aŭ 19

En Charente-Maritime estas pluraj gaŭl-romiaj restaĵoj. La ĉefaj estas la amfiteatro de Saintes, la arko de Germanicus (ankaŭ en Saintes) kaj la arkeologia loko de Barzan, kie ekzistis romia havena urbo.

MuzeojRedakti

Charente-Maritime havas pli ol 85 muzeojn kaj similajn lokojn (ekzemple bestoĝardenojn). La plej famaj estas:

Notoj kaj referencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Chiffres-clés 2012-2013 (france) (PDF). Alirita 2014-05-01.
  2. Réserve naturelle nationale - Liste des sites (france). INPN. Alirita 2014-05-01.
  3. Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 2014-05-01.
  4. Chemins de Saint-Jacques-de-Compostelle en France (france). Unesko. Alirita 2014-05-01.
  5. Patrimoine et architecture - chiffres clés 2013 (france) (PDF). Ministrejo pri kulturo kaj edukado. Alirita 2014-05-01.
  6. Charente-Maritime (france). Les plus beaux villages de France. Alirita 2014-05-01.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti