Listo de turkaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Turka esperantisto)

Jen listo de turkaj esperantistoj:

Hayrettin Dural redakti

Hayrettin DURAL (naskiĝis en 1921; mortis la 28-an de novembro 2003 en Ankara) estis turka esperantisto kaj kolonelo, fakdelegito pri lingvoj en Istanbul (1996-2003).

Mehmet Hulusi redakti

Profesoro Mehmet Hulusi estis turka esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

  • Esperanto Dili. Aydin, 1931, 12 pĝ.

Hasan Kocaman redakti

Hasan KOCAMAN (naskiĝis 1907; mortis la 23-an de aprilo 1975) estis turka esperantisto. Li lernis esperanton en 1930 kaj estis delegito de UEA en Istanbulo dum 25 jaroj.

Stjepan Miŝak redakti

Stjepan Miŝak estis esperantisto en Adana, Turkujo en la unua duono de 20-a jarcento. Redaktoro de „Informoj de E.-Domo en Adana“ veŝtpoŝformata bulteno[1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperantisto n147 (okt 1937)